Paĝo:Mirinda amo.pdf/105

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
88
MIRINDA AMO

troviĝis arte gravuritaj la dekdu signoj de la zodiako kaj sur la interna flanko de l’ kovrilo monogramo de Vilfrido kun jena surskribo: — “Al sia kara amiko Vilfrido Gallimore en la tago de lia plenaĝiĝo, la 19an de Novembro 1823, Kunwar Kriŝna.”

La gravurita zodiako sur la dorsa flanko de la horloĝo kaŭzis nenian surprizon, ĉar ĉiuj sciis, ke la princido havas fortan kredon je astrologio. En la ĉiusemajnaj kunvenoj en la Parkinson’a domo oni ofte pritraktis de filozofia vidpunkto la diversajn orientajn religiajn sistemojn kaj mondperceptojn, kaj astrologio estis pli ol unu fojon la temo de diskutadoj.

Dume la princido ekprenis de la tableto la tri librojn donacitajn de sinjoro Parkinson kaj kontente trarigardis ilin. Alparolante la gastiganton li ekdiris:

— Sinjoro Parkinson, mi tre aprobas vian elekton de libroj por nia juna amiko. Granda filozofo estas Erftanuelo Kant kaj, eble, ne malpli ŝatinda estas profesoro Hegel. Mi havis antaŭ sep jaroj la honoron esti prezentita al tiu lasta germana saĝulo, kaj pritraktis kun li en la daŭro de du longaj interparoloj diversajn filozofiajn temojn. Mi trovis lin ne nur ĉarma homo, sed, je mia surprizo, en profunda akordo kun miaj ideoj pri la Dia esenco, kiel baza principo de unueco, envivanta en ĉio kaj entenanta la tutan ekzistaĵaron. Kvankam li, eble, ne konsentus esti nomata panteisto, li tamen estas tia, ĉar li, idealisto, ĉiam celas identigi la universon kun Dio, kaj Dion kun la universo. Li, starante vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun la neebleco akiri perfektan scion per la sentoj aŭ per rezonado, provadas trovi kontentiĝon per meditado pri — aŭ, ĉu mi diros, enprofundiĝon en? — la Absoluto, dume pia Hindo tion efektive trovas per sinperdemo en la senlimeco, t.e. Brahamo. De tiu vidpunkto ĝis teozofio estas nur unu paŝo.

— Efektive? — ĝentile demandis pastro Parkinson.

— Jes, — respondis milde la princido, — sendube: ĉar individua animo nepre devas, laŭ lia filozofio kaj laŭ la mia, esti esence en plenharmonio kun la tutaĵo, ĝi,