Paĝo:Mirinda amo.pdf/138

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
121
MIRINDA AMO

Jen estas mia edzino — mi havas nur unu edzinon — kaj jen miaj du filinoj Parvati kaj Rohini.

Li metis antaŭ Vilfridon tri miniaturojn belege pentritajn sur eburo en multekostaj, per perloj kaj gemoj ornamitaj kadretoj. La juna viro ekprenis unu post alia kaj atente rigardis ilin:

— Kiel belegaj miniaturoj! — li diris kun surprizo kaj admiro, — ili estas tre interesaj. Mi neniam vidis pli belajn, eĉ ne en nia muzeo.

Unu el la portretoj prezentis sinjorinon kun noblaj, inteligentaj trajtoj. Ŝiaj vizaĝlinioj estis rondaj kaj iom plenaj, kaj la lipoj iom dikaj, sed entute la aspekto estis tre plaĉa kaj alloga. La du aliaj miniaturoj prezentis knabinojn, kiuj havis la aĝon de ĉirkaŭ dekdu kaj dekkvar jaroj. Iliaj vizaĝoj estis dolĉaj kaj delikataj kun rimarkinde helaj haŭtkoloroj.

— Vere tre dolĉaj, noblaj vizaĝoj, ĉiuj, — diris Vilfrido, enpense.

Per voĉtono, montranta amemon kaj feliĉon, Sri Kunwar Kriŝna rediris:

— Jes, ĉiuj tri estas dolĉaj, noblaj estaĵoj kaj pli bone kaj libere edukitaj, ol la plimulto de princinoj en nia lando. Miaj filinoj havis francajn guvernistinojn kaj havas nun kiel kunvivantinon altkulturitan, anglan sinjorinon, filinon de altgrada oficiro de nobela deveno. Ambaŭ junaj sinjorinoj flue parolas la anglan kaj francan lingvojn kaj iomete la germanan.

— Efektive!

— Jes; kaj afero, kiu eĉ pli interesos vin, estas, ke ili tre amas la muzikon.

— Vere, via moŝto, vi tre mirigas min.

Tiam subite la vizaĝo de la princido akceptis tre malgajan aspekton, kaj maldolĉa ekĝemo eliĝis el lia brusto. Li diris:

— La portreton de mia filo mi ne kunportis. Tro dolorege estas por mi rigardi ĝin:

Vilfrido, dezirante pro kompato ŝanĝi la temon denove