Paĝo:Mirinda amo.pdf/39

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


ĈAPITRO III

Dek jarojn antaŭ la rakontitaj okazintaĵoj, iun malvarman, nebulan vesperon de la monato Novembro, alvenis en la vilaĝon Long-Seaton peza poŝtveturilo, plena de pasaĝeroj. Sur la imperialo sidis juna virino, vestita per nigra mantelo, kiun ŝi firme premis ĉirkaŭ sia gracia figuro. La belforman kapon kovris nigra, silka ŝalo. Estis evidente, ke la virino ne estas sufiĉe varme vestita, kaj ke ŝi tre suferas de la neordinara malvarmo kaj de la malagrabla nebulo. Kiam la veturilo preterpasis la unuajn dometojn de la longa vilaĝo, kiu preskaŭ meritis la nomon urbeto, la virino forŝovis la franĝojn de la silka ŝalo de antaŭ la okuloj por ĉirkaŭrigardi. Farante tion ŝi aperigis tre delikatan, palan kaj malgajan vizaĝon. Ŝiaj okuloj zorgoplene kaj scivoleme ĉirkaŭrigardis kvazaŭ ŝi volas penetri la nebulon kaj esplori ĉiun preterŝoviĝantan domon. Apud ŝi sidis, envolvita en abunda vestaĵo, dika, mezaĝa virino, kiu dum la veturado amike penis gajigi la malgajan kunvojaĝantinon.

Sendube la kelkaj, iom scivolaj demandoj, kiujn la ruĝvanga dikulino faris al sia najbarino naskiĝis el bona, kompatema koro; kaj la nigre vestita sinjorino, sentante tion, respondis ilin ĝentile kaj afable, kvankam eviteme. Pli diskreta persono komprenus, ke la demandoj pri deveno, celo de vojaĝo kaj aludoj pri malgajeco k.t.p. estas al ŝi tre ĝenaj; sed la bonkora vilaĝanino ne sentis tion. Rimarkante la streĉitan ĉirkaŭrigardon de la kunvojaĝantino, la dika virino diris per voĉtono, kiu enhavis kompaton kaj scivolemon:

— Se vi neniam antaŭe vizitis Long-Seaton, mia kara, vi certe rekonos neniun domon, ĉar mi, kiu naskiĝis en la vilaĝo kaj tie ĉi pasigis, ĝis kristnaska tago, kvardekkvin jarojn el miaj kvardekok, mi preskaŭ ne povas rekoni ion pro la densa nebulo. Sed, ho, fine ni alvenas, jen estas la “Blanka Cervo.” Nu, mi estas tre kontenta, ke tiu ĉi malagrabla vojaĝo finiĝas.

22