Paĝo:Mirinda amo.pdf/46

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
29
MIRINDA AMO

ke tio efektive okazis, kaj ke ŝi estis riproĉinda. Ŝajnis al ŝi, iafoje, ke tiuj teruraj okazoj estas malbela, nebula sonĝo, kvankam ĉio tio fariĝis antaŭ malpli ol kvin jaroj. Ŝi mem kaj la ĉefaj aktoroj en tiu dramo moviĝadis antaŭ ŝiaj internaj okuloj kiel fantomoj. Kiom da fojoj, poste, ŝi forte deziris, ke ŝi estu petinta pardonon de la edzo pro siaj nepripensaj, fieraj vortoj, kiam, iun tagon, ŝi diris al li malbonhumore, ke ŝi nur akceptis lin por eviti edziniĝon kun malamata diboĉulo. Neniam ŝi povis pensi pri la sekvinta sceno sen ektremo. Ankoraŭ hodiaŭ ŝi sentis la flamecon de liaj malestimo kaj vundita fiero, sed, rememorigante al si tiun scenon, la palan, konvulsie tremetantan vizaĝon de la edzo, ŝi povis ekvidi en liaj okuloj tiom da subpremata ĉagrenego, kiom da kolero.

Post tiu malpaciĝo ŝi pensadis, ke la edzo montras mankon de tiuj ĝentilaĵoj, al kiuj ŝi estis kutiminta. Tiel la breĉo fariĝis pli kaj pli larĝa. Se nur tiam ŝi estus pripensinta, ke ŝi estas multe pli riproĉinda ol li. Vanaj bedaŭroj!

Ankoraŭ preterpasadis la memorbildoj: Kiaj teruraj travivaĵoj! Nelonge poste okazis la naskiĝo de ŝia fileto. Tiam si sentis sin tiel malfeliĉa, malbenata kaj malamata de sia tuta parencaro kaj tiel malvarme prizorgata de la edzo, ke la alveno de l’ infaneto ne faris al ŝi ĝojon; kaj nun varmega ondo da honto superfluis ŝian animon, kiam ŝi rememoris, kiom malmulte da patrina amo ŝi donis al la senkulpa, bela estaĵeto.

— Ho Dio! — ŝi ekĝemis, — pardonu tiun malbonegecon kaj pro tio ne malpermesu, ke mi fine retrovu mian karegan infanon.

Nun ne plu ŝi volis forpeli la plej maldolĉajn, sin altrudantajn pensojn; ŝi volis, kvazaŭ kiel memsurmetitan punon, unu fojon plu, lasi la tutan malgajan bildon de la pasinta vivo preterpasi antaŭ ŝiaj internaj okuloj.

Reaperis, tri jarojn post sia foriro eksterlanden, la ĉarma, eleganta sinjoro von Anstatten. Ĉe la unua rerenkonto ŝi ne povis dubi, ke la foresto maturigis lian