Paĝo:Mirinda amo.pdf/53

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
36
MIRINDA AMO

— Jes, — respondis Vilfrido, — mi volas ludi al vi tre belan germanan himnon, kiun onklo Silaso tre ŝatas; t. e. la melodion, ne la vortojn. La unua strofo komenciĝas jene: — “Ich bete an die Macht der Liebe, die sich in Jesu offenbart.” La traduko estas: — “Adoras mi de l’ amo potencon, elmontro en Jesu’ al ni.”

Kiel strange kaj ĉarme sonis en la oreloj de la juna vidvino la unuaj germanaj vortoj, kiujn ŝi aŭdis en la daŭro de pli ol dekunu jaroj, kaj parolataj, laŭ iom fremdlanda elparolo, de ŝia propra filo! Tamen ŝi ne malkaŝis la fakton, ke ŝi komprenas la germanan lingvon:

— Bone, ludu tiun himnon, — ŝi diris, — multaj malnovaj germanaj himnoj estas tre belaj, . . . mi kredas.

Vilfrido ludis la temon kaj kelkajn variaciojn, similajn al tiuj, kiujn li ludis antaŭ unu horo en la revejo al la ĉarmataj oreletoj de Flora Broadbent. Ludi en tiu ĉambro faris al li tiel grandan plezuron, kiel la aŭskultado faris al la litkuŝanta virino. Li sentis kvazaŭ li povus ludi tie nenion krom solena muziko; la ĉambro estis por li, kiel ankaŭ por multaj el la ceteraj vizitantoj, kvazaŭ sanktejo. Post la ludo Vilfrido diris:

— Ĉu vi scias, ke mi ludis tiujn samajn variaciojn antaŭ malpli ol du horoj en mia revejo al nova amikino mia?

— Efektive? Kiu estas via nova “amikino”? Mi fariĝas ĵaluza, Vilfrido.

La knabo gaje ekridis:

— Sendube estas grava kaŭzo: la ĵaluziga amikino estas ĉarmega, belega, interesega — naŭjara knabino, fraŭlino Lambert.

— Ho! — rediris la ĉiam brodanta virino, ridetante, — kiel trankvilige! Pasos almenaŭ kelkaj jaroj, antaŭ ol tiu ĉi belulineto fariĝos vere danĝera por mi; ĉu ne? Sed kiu ŝi estas?

— Vi ne konas ŝin; ŝi estas fraŭlineto Flora Broadbent el la domego trans la rivereto.