Paĝo:Mirinda amo.pdf/57

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
40
MIRINDA AMO

— Mi diros al vi, fraŭlino Lambert, pri kio temas: La patrino de Flora ne permesas al ŝi ludi kun la vilaĝaj infanoj, ĉar kelkaj el ili estas malĝentilaj. Tio estas granda domaĝo, ĉar multaj el ili tute ne estas malĝentilaj, kiel, ekzemple, Nelio Page kaj Raĥelo Inskip kaj, precipe malgranda, malsanema Katanjo. Tial Flora ofte sentas sin tre soleca kaj malfeliĉa.

— Mi tre malĝojas; — diris milde la nobelino, — kompreneble vi devos agi tute laŭ la deziroj de la patrino, sed ŝi ne bezonas timi, ĉar la infanoj, eĉ la plej krudaj, ĉiam kondutas ĉi tie tute bonmaniere, ĉu ne Vilfrido?

— Tute bonmaniere. Estas vere amuze, ĉar esti kvieta kaj konduti ĝentile, postulas de kelkaj grandan penon. Mi scias, kiaj ili estas sur la strato. Se vi scius, fraŭlino Lambert, vi ofte ridus.

— Mi bone scias, knabo mia. Mi tre atente observadas miajn junajn amikojn, ĉar mi amas ĉiujn, kaj en la daŭro de l’ jaroj mi rimarkis grandajn ŝanĝojn en ili; ne ĉiam, bedaŭrinde, sed en la plimulto de okazoj. Nu, Flora, — ŝi diris amike al la knabino, — petu de la patrino permeson viziti min ankaŭ kune kun aliaj infanoj; mi tute ne dubas, ke ŝi volonte permesos. Ĉiuokaze venu morgaŭ post la temanĝo aŭ post kiam vi finos vian hejmlecionon kaj kunportu iun laboron. Ni tiam havu kvietan, senĝenan interparolon, ĉu ne, mia kara?

— Jes, mi tre dankas vin, fraŭlino Lambert; mi nepre venos. Kiel bona vi estas por mi. Mi tre ĝojas pro via permeso veni. Sed me tre petas pardonon, mi preskaŭ tute forgesis diri, ke la gepatroj sendas salutojn kaj esperas, ke vi fartas sufiĉe bone.

• • • • • •

De tiu tempo Flora Broadbent fariĝis ofta kaj tre bonvena vizitantino ĉe fraŭlino Lambert; iafoje kune kun aliaj infanoj de l’ vilaĝo, sed pli ofte, laŭ aranĝo, kune kun Vilfrido. La ameman, senteman koron de la infano tuj forte altiris al si la neordinare dolĉa, delikata kaj vere sanktula estaĵo, kiu, en la daŭro de la multaj jaroj, pasigitaj en tiu ĉambreto, fariĝis amata, preskaŭ