Paĝo:Mirinda amo.pdf/83

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
66
MIRINDA AMO

miajn zorgojn. Vi fariĝis mia sola ĝojo kaj vivocelo. Mi ne ŝanceliĝas diri, ke mi fieriĝas je vi: mi ne timus diri kun fiereco, se via patro subite revenus por repostuli vin el miaj manoj: — “Jen via filo.”

“Kaj nun, knabo mia, se estas destinite, ke, en la estonteco, niaj vivovojoj ne ĉiam iru paralele, memoru ke mia hejmo ĉiam estos via hejmo tiel longe, kiel vi tion deziros. Mi ne havas pli altan deziron en tiu ĉi mondo, ol vidi vin feliĉa kaj inda vian noblan patron, kaj ke la feliĉa, ama ligilo inter ni neniam fariĝu malpli firma, malpli dolĉa.”

La dua letero venis el la malsanula ĉambreto en Long-Seaton. Ĝi estis, kiel tre multaj antaŭaj, diktita de la suferantino kaj skribita de ŝia juna amikino, lia kara Flora. Longe rigardante la antaŭ li kuŝantajn leterojn, Vilfrido ne povis ne eksenti la akran kontraston inter la verkintoj de la du leteroj: onklo Silaso kaj fraŭlino Lambert, kaj la malsimilecon de la sentoj, kun kiuj ambaŭ inspiris lin. Ambaŭ, li klare konsciis, forte penadis, kun ama zorgemo, formi lian karakteron, laŭ siaj propraj konvinkoj; ĉiu ĉiam penadis senefikigi la moralajn influojn de la alia. Li amis ambaŭ kun egala fervoro; kaj, tamen, kiel malsamaj estis la du amoj, kiuj ligis lin al tiuj du kontraŭtipaj estaĵoj. — Kiel stranga kaj nekomprenebla, — li diris al si en la pensoj, — estas la amemo, kiu kunligas fraŭlinon Lambert kaj min. Neniu patrino povus ami min kun pli profunda amo, kaj certe estas, ke mi ne povus ami mian patrinon pli forte, ol mi amas tiun dolĉan virinon.

La kunlaborita skribaĵo estis eĉ pli longa letero, ol tiu de onklo Silaso kaj montris la plej kortuŝan amemon, kiu trovis en lia koro dolĉan eĥon. Ĝi enhavis, interalie, jenajn paragrafojn: —

“Espereble tiu ĉi letero alvenos je la 19a de Novembro — la 21a datreveno de via naskotago! Kiom da diversaj sentoj tiu okazo estigas en niaj koroj: seriozaj, dankoplenaj, ĝojigaj kaj . . . zorgemaj! Je tiu ĉi tago vi estos plenaĝa: la infaneco, junuleco estas nun