Paĝo:Moniuszko, Wolski - Halka, 1912, Grabowski.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Nin kondukos Dio,
Mem ni iros for.
ZOFJA (flanke rigardas Januŝon ĉiam pli atente).

Jen okulo ŝia
Sub la larm-vualo!
Maltrankvila mia
Januŝ dum la balo —
Strange batas kor’!

JANUŜ (flanke).

Ŝin la dia mano
Gvidu en mont-valon!
Kaj la vilaĝano
Ne malhelpu balon!
Ili iru for!

Kune kun la Ĥoro.
(Halka kun Jontek malrapide foriras. — Bildo.)


La kurteno falas.