Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la milito povus esti mallongigata, anstataŭ esti plilongigata — kio devas esti la ne evitebla sekvo ĉe la konservado de la lasta metodo.

Miaj klarigoj estis tiel energiaj, ĉar laŭ mia opinio la civila loĝantaro kontraŭe la batalantaj sampopolanoj havas speciale grandan moralan respondecon; ĝi efikigu sian influon pli je mallongigo ol je plilongigo de ĉiuj teruraj suferoj de la batalantoj sur tero kaj maro.

Mi akcentis ĉi tion tiel forte, ĉar, kontraste al tio, kion oni komence certigis al ni, la milito efektive ne estas milito inter kontraŭstarantaj politikaj idealoj, inter „aŭtokratio“ kaj „demokratio“. Oni nur pripensu unufoje, en kia koalicio ni en realeco komencis la militon! En interligo kun la plej reakcia aŭtokratio de la mondo, kun aŭtokratio makulita per ĉia speco de hontindaĵoj. Ni restis ĝia konfederito kaj submetis al ĝiaj ambiciaj celadoj eĉ niajn naciajn interesojn, ĝis la momento, kiam la tiel longe subpremita popolo levis sin kaj liberigis sin de ĝi. Cetere „demokratio“ estas sensenca nomo por registara sistemo, ĉe kies ekstera politiko oni tute ne povas paroli pri nacia kontrolo. La decidoj de la ekstera politiko de nacio estas decidoj pri vivo kaj morto de la burĝoj. Do, se la nacio ne kontrolas sian eksteran politikon, la „demokratio“ ne povas decidi pri ĝia propra sorto, indiferente, ĉu ĝi havas parlamentan konstitucion, aŭ ĉu reĝo gvidas ĝin. Krome „demokratio“ estas sensenca nomo, se ĝi estas aplikata por plutokratia