Saltu al enhavo

Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

regsistemo, ĉe kiu la potenco pri la lando kaj ĝiaj trezoroj troviĝas en proporcie malmultaj manoj kaj sub kiu la vivsituacio de milionoj da burĝoj fakte estas preskaŭ mizera.

La milito estas la plej bona pruvo por la fundamentaj eraroj kaj maljustaĵoj, sur kiuj konstruiĝas nia tuta moderna civilizacio, kaj same la milito estas la rezultato de malnovaj kaj daŭraj kulpoj de ĉiuj civilizitaj registaroj kaj popoloj, indiferente, ĉu temas pri iliaj reciprokaj interrilatoj aŭ pri ilia traktado al naturpopoloj. La ideo, ekstermi tiel profunde radikantajn malbonaĵojn per frakasanta militista triumfo de unu militanto kontraŭ la alia, estas pereiga iluzio. Tia triumfo nur eternigus tiujn malbonaĵojn, ĉar ĝi elmetus la mondon nur al la ripeto de la kaŭzoj elvokintaj tiujn.

Mia firma konvinko, ke ne unu sola nacio, sed ĉiuj popoloj estas respondigotaj pri la milito, baziĝas sur amaso da faktoj kaj elmontroj, sur eldiroj de eminentaj politikistoj, militistoj kaj ĵurnalistoj el la rondo de niaj konfederitoj. Mi ne kredas, ke mia pruvmaterialo en iu loko efektive estas refutebla. Same kiel la datoj estas ne renverseblaj, tiel ankaŭ rilate al la montritaj de mi citaĵoj neniu povos diri, ke ili ne plej precize estas redonitaj. Miaj libroj kaj broŝuroj en Anglujo kaj en konfederitaj kaj neŭtralaj landoj estas legitaj de dekmiloj, spite de la „terura bojkoto per la gazetaro“,