Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pri kiu Bernard Shaw parolis. Ĉar objektiva kritiko ne povis stariĝi kontraŭ tio, aŭ, kie ĝi estis provata, ĝi ne sukcesis malfortigi la prezentitan de mi pruvmaterialon, oni sufiĉe uzis insultojn. Ĉar per polemiko oni ne povis atingi ion kontraŭ mi, oni provis ekflamigi kontraŭ mi la pasiojn kaj antaŭjuĝojn de la fipopolo, kiu precipe, kvankam ne tute, konsistas el la amaso de la ne inteligenta meza klaso, kiu ankoraŭ ĉiam senkritike akceptas tion, kion la gazetoj publikigas.

Oni nomis min amiko de germanoj kaj germana „agento“. Kial ĉi tiuj nomoj por angla verkisto, kiu — kaj en tio mi diferencas de granda nombro da eminentaj reprezentantoj de niaj regantaj klasoj — nek ĝuis germanan gastemon (imperiestran kaj alian), nek havis iajn komencajn aŭ aliajn interrilatojn kun Germanujo? Same malmulte Germanujo iam estis mia „spirita hejmlando“, eduka hejmo aŭ alia hejmo, same malmulte mi kompreneble iam partoprenis en germanaj-anglaj armil-asocioj, kiuj farigas murdinstrumentojn uzatajn nun kun la plej granda senpartieco por buĉado al angloj kaj germanoj. Kaj tio tute krom la fakto, ke la nacia kontrolo pri la ekstera politiko, la decido pri disputata landposedo laŭ la memdestinrajto de iliaj loĝantoj kaj laŭ aliaj principoj, por kiuj mi pledas, estas la antitezo de ĉio tio, kion la „prusa militarismo“ prezentas, kiel entute la antitezo de ĉia speco de militarismo!