Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La kaŭzoj, pro kio mi tiel klopodas por la plej grava laŭ mia opinio tezo — nome tiu, ke Germanujo kaj Aŭstrio, kvankam ankaŭ ilia parto de la respondeco pri la milito estu sufiĉe grava, tamen ne solaj estas kulpigeblaj pri ĝia eksplodo kaj ke la riproĉo kontraŭ ili, precipe tiu kontraŭ Germanujo, ke ĝi ekflamigis la militon, por „subigi Eŭropon“, estas perfekta malsaĝaĵo —, estas tre simplaj. Mi efektive ne povas silente rigardi, kiel Britio iras renkonte al sia ruiniĝo, kiu laŭ mia opinio devas okazi, se ĝia militpolitiko ankaŭ plue staras sub la signo de tiaj opinioj.

Mi deziras al la popoloj de Eŭropo, ja al ĉiuj popoloj, post la nuna milito la eblecon, liberigi sin el la ĉenoj de la politika, ekonomia kaj sociala sklaveco, kiu malhelpas ilian tutan evoluadon. Sed laŭ mia opinio ili ne volos kaj povos tion, se ili ne ekkonos, ke la kaŭzo de l’ milito estas serĉota ne nur en la krimo de unu aŭ du registaroj, sed en la sistemo, el kiu ĉi tiuj registaroj devenigis sian potencon. Se la popoloj atentas tion, ili persistos pri baldaŭa finigo al la milito sur la vojo de l’interkonsento, kiu sola donas al ili la eblecon, komune agadi por sia emancipo.

La rusa popolo nun estas atingita ĉi tiun staton de la konvinko. La brita popolo ankoraŭ ne atingis ĝin, sed ĝi estas sur la vojo al la celo.

La sekvonta elmontro de mia konvinko, tion mi esperas, helpu ĝin al tio, iom rapidigi la evoluon en ĉi tiu direkto.

E. D. Morel