Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En la sekvantaj linioj mi pruvos la ĝustecon de la konkludoj de profesoro Arnold kaj montros du specaĵojn; unue: la germana diplomatio en la lastaj tagoj de la krizo laboris mano en mano kun la nia, por eviti la militon, kaj due: ĉi tiuj provoj malsukcesis pro la kontraŭstaro de la caro kaj liaj ministroj.

Mi neniel volas malfortigi la opinion pri la sufiĉe grava parto de la respondeco trafanta la germanajn militaristojn per la ĝenerala atmosfero de la streĉeco kaj malkonfido, kiu estis ekestinta. Mi ankaŭ ne volas ekskui la ĝeneralan kaj motivitan konvinkon, ke en Germunajo ekzistis aroganta kaj atakema „militpartio“. Mi neniel volas kritiki la kondamnon pri la ne tolerebla, en Germanujo disvastiĝinta kulto de la militarismo mem, kondamno, kiu de neniu estas pli akre eldirita ol de la germana socialdemokratio, sed mi volas klarigi la militarismon kiel sekvon parte de la malfacila strategia situacio, parte de la granda radikaleco kaj de la organija talento, karakterizaj por la moderna Germanujo.

Mi ne volas influi ies juĝon pri tio, ke la puŝantaj al la milito fortoj estas serĉeblaj nur en profunde enradikiĝintaj malbonstatoj kaj ke ne nur nekapableco, eraroj kaj krimoj de diplomatio kaj registaroj dum la lastaj, la militon antaŭirintaj semajnoj esence kunhelpis al ties eksplodo.

Sed laŭ faktmaterialo mi volas provi, solvi la enigmon, al kelk-iu ankoraŭ tiel ne klarigeblan,