Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kial la multe pli granda parto de la germana popolo estas firme konvinkita pri tio, ke ĝi faras defendan militon kaj faris ĝin de komenco. Kia terura malbono povus esti evitata, se en Anglujo oni pli bone komprenus la verecon de ĉi tiu konvinko de la germana popolo! —

Efektive Germanujo le 31an de Julio al la caro kaj liaj ministroj direktis ultimaton, en kiu la ĉesigo de la ĝenerala mobilizo, ordonita la 30an de Julio noktmeze, estis postulata. Ĉar la petpostulo restis sen respondo, Germanujo deklaris la militon. Ĝenerale ja tiu ŝtatpotenco, kiu unue deklaras la militon aŭ komencas malamikaĵojn, altiras al si specialan mallaŭdon. Sed en la milito kontraŭ Ruslando ekbatis Japanujo, kaj kun mortiga sukceso, sen tio ke okazis militodeklaro kaj eĉ nur ultimato antaŭirinta. Sed neniu ĝuste al Japanujo, kaj malpli al ĝi sola, aljuĝos la respondecon pri tiu milito. La registaro de la buroj direktis ultimaton al Granda Britio. Sed neniu sincera anglo nun asertas kaj neniu eminenta aŭtoritatulo de la kontinento laŭ mia scio iam elparolis, ke la sola respondeco pri la milito kontraŭ la buroj estas sur la flanko de la buro respubliko. La kazoj de Japanujo, Transvalo kaj Oranjo-ŝtato, aplikitaj por Germanujo, konfirmas, ke al tiu ŝtatpotenco, kiu faras la unuan baton, ne pro tio necese povas esti aljuĝata la kulpo pri milito. Ĉi tiu pli vere unue devas esti speciale pruvata. Eĉ se la kontraŭuloj de Germanujo povas alporti pruvmaterialon