Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/51

El Vikifontaro
Estis problemo provlegante ĉi tiun paĝon

tutmobilizon. Kial Ruslando mobilizis? Tial ke oni faris petolaĵon al la rusa registaro, pli malkuraĝan ol la aliigo de la Ems-a telegramo per Bismarck. Laŭ instigo de la germanaj potenculoj oni publikigis eldonon de l’ duonoficiala „Berliner Lokalanzeiger“, en kiu estis konigate, ke Germanujo ordonis tutmobilizon. La rusa ambasadoro tuj telegrafis ĉi tiun informon al Petersburg. La eldono de la gazeto post tio estis konfiskata, kaj revoko estis publikigata. La rusa ambasadoro tuj telegrafis la revokon, sed la dua telegramo intence estis retenata en Berlin dek du horojn, ĝis kiam la caro estis doninta la ordonon pri kontraŭmobilizo. Germanujo volis devigi Ruslandon, mobilizi. Ĝi atingis sian malpian celon kaj sur tio bazis sian tutan aferon.“

Nu, almenaŭ unu progreso: Ni havas ĉi tie specialajn konstatojn, kiuj estas kontroleblaj. Jen unue la konfeso, ke Aŭstrio akceptis la proponon de Grey-Lichnowsky. Mi ne memoras, ke „Times“ antaŭe konfesis ĉi tiun fakton. Povas esti, ke mi ne atentis tion. La konstato kompreneble estas ĝusta. Sed „Times“ nun konfesas tion nur, por fari akuzon kontraŭ la germana ekskanceliero. Ĉiu nobla homo, kia ajn estas lia opinio pri la milito, se li konservis al si nur iun senton, kvankam ne pri konveneco, tamen almenaŭ pri la mezuro kaj pezo de la aferoj, devas esti indignita, trovi tian akuzon en gazeto, kiu en la eksterlando ankoraŭ ĉiam estas rigardata kiel la paroltubo de la regantaj klasoj en Anglujo.