Saltu al enhavo

Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kion Morel el sia forta homa sento por justeco, el sia vere demokratia pensado kaj el ne kredeble akra enrigardo en la historiajn okazintaĵojn nur antaŭsentante perceptis kaj ekkonis per ne eraranta certeco kiel la definitive puŝantan forton por la eksplodo de la milito, tio nun estas pruvebla el la supre cititaj publikigoj kaj malkovroj kun ne gravaj diferencoj laŭ la historie ne kontesteblaj faktoj. „Tsardom’s part in the war” nun ne plu estas nur la brila kombinaĵo de politike kapabla kapo; la danĝera rolo, kiun la carismo kaj liaj koruptitaj incitantoj kaj helpantoj en Ruslando kaj en la Entente-landoj ludis por la malbono de ĉiuj popoloj de Eŭropo, senindulge estas malkovrita per la publikigoj de la registaro de l’ rusa popolo liberigita de la carismo.

Tio donas al la broŝuro ĝian apartan gravecon. Pro ĝi la verkinto estis ĵetata en malliberejon, kaj tri monatojn poste ĝi parto post parto historie estas pruvata kiel vera, nome per eldiroj de oficiroj kaj per dokumentoj de politikistoj, kiuj konspiris kun la nunaj juĝistoj de E. D. Morel, de viroj, kiuj estis interligitaj kun la registaro, per kies verdikto la verama buŝo de Morel estu silentigata en malliberejo.

Kaj kio estis la kaŭzo de ĉi tiu procedo?

En la postparolo de sia broŝuro, parolo, kiu estas varma alvoko al la ĝenerala homarsento, en ĉi tiu postparolo, en kiu li okaze parolas ankaŭ pri la angla „horror of conferring”, Morel mem