Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rimarkigas tion. Estas la timo pri la konfeso de iliaj daŭrigataj mensogoj kaj pri la disigo de la nebulo da malveraĵoj, per kiu la nunaj potenculoj de Anglujo vualis la rigardon de sia popolo; estas ilia nekapableco, konfesi la propran blindiĝon, kiu naskis tiun „horror” kaj restigas la anglan registaron sur la vojo al la abismo.

Anglujo, rifuĝejo de la libereco, lando de la grandeco kaj vasteco! Kie restis la spirito, pro kiu tiel multaj jam kantis pri vi? La atestantoj de vireca sincero, la apostoloj de malnovaj idealoj devas timi ĉe vi, tiel ŝajnas almenaŭ, pro libereco kaj vivo. — —

La esperantigo de la broŝuro estas farita laŭ germana traduko, ĉar originalon ni bedaŭrinde ne povis ricevi; la sola originala ekzemplero veninta Germanujon, estas konservata de oficiala estraro. Do povas esti, ke la Esperanta teksto ne tute laŭvorte akordiĝas kun la angla, sed laŭsence ĝi sendube fidele redonas la anglan originalon.

En Aŭgusto 1918.

La eldonintoj