Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Thompson, Ruton Stokes, kaj Helenon Hawkins. La sola ero sur la tagordo estis ‘La insulto al Ruto.’

“Mi opinias ke ni montru al Vilhelmo kaj aliaj tiaj–se iuj ajn estas–ke ni estas egale bonaj kiel la mokridantoj kontraŭ ni,” diris Rozo Barnes.

“Mi elmontru ke–almenaŭ ŝajnas al mi—Vilhelmo penis instigi batalon kontraŭ Jaĉjo, por ke li estu nia ĉefo. Ruto estis taŭga preteksto por tio. Ĉu ne, Ruto?”

“Mi kredas ke vi estas prava. Iel Jaĉjo lerte evitis la kaptilon. Mi ĉiam fidas Jaĉjon,” konfirmis Ruto.

“Alia afero; ĉu li ne fariĝus pli malama al ni se ni konkurus kun li? Estus kvazaŭ kolerigi virbovon,” diris Heleno Hawkins.

“Iel ni amuzu nin per la konkerludado,” diris Johanino Harris.

“Jes, ili ne havas pretigitajn konkerojn kiel ordinare,” diris Rozo.

“Nova fako por la ina klubo! Drama ekeniro en la konkerludon por spiti la inmalamantojn!” diris Haroldo ŝerce.

“Gerĉa,”[1] respondis Katrino Thompson egale ŝerce.

“Nu; ni eklaboru,” diris Johanino Harris.

Estis konsento, kaj la knabinoj komencis aranĝi pri pretigo de la hipokaŝtanoj. Dume Jaĉjo Stokes kaj Roberto Thompson pretigis siajn hipokaŝtanojn kaj komencis ludi kun aliaj knaboj. Vilhelmo Price arigis kaj zorge pretigis siajn.

Tiuj, kiuj loĝis ĉe bienetoj iris al ili je la melkhoro por helpi melki la bovinojn.

Dum tiu posttagmezo Fraŭlino Burdon vizitis la urbon ĉe kiu ili elvagoniĝis, kaj inter aliaj aĵoj aĉetis registaran mapon de la distrikto. Ĝia skalo estis po unu angla colo al unu angla mejlo. Tiaj mapoj estis unue faritaj post la preskaŭ sukcesa ribelo de la Jakobanoj en la 18a jarcento. Unue ili

  1. Malestima esprimo.