Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis ekskluzive uzitaj de militistoj, sed post eble jarcento piediruloj, biciklistoj, kaj ĉiaj libertempuloj ilin uzis.

Ŝi studis la mapon kaj vidis ke sur la montetaro sude estas antikva fortikaĵo antaŭromana. “Hm,” ŝi pensis. “Mi povos konduki la geknabojn tien morgaŭ. Sed tio okupos la tutan tagon. Je ĵaŭdo mi komencos instrui, kaj ili sufiĉe distriĝos per la banado poste.”

Mardo estis la sekvinta tago, kaj kiel ordinare, la grupo kunvenis en la granda ĉambro de la vilaĝa lernejo. Fraŭlino Burdon diris “Postmorgaŭ, vi rekomencos instruiĝi. La lecionoj estos de la naŭa ĝis la dekdua, kaj de la unua tridek ĝis la tria tridek. La knaboj ludos en la knaba ludejo, kaj la knabinoj kaj subsepjaruloj en la knabina. Anno kaj Davido estos sub la zorgo de Fraŭlino Best, en la malgranda ĉambro. Eble mi povos konduki vin vagadi dum iaj leciontempoj. Morgaŭ estos libera. Hodiaŭ ni serĉos antikvan fortikaĵon. Kunvenu ĉi tie post horo kun nutraĵoj. Ne forgesu kunporti palton, aŭ, se vi havas, makintoŝon. Jen ĉio.”

“Surprize, sed ĝi devis iam okazi,” komentis Jaĉjo Stokes al Roberto Thompson poste.

Je la deka, la dudek unu geknaboj kunvenis ekster la konstruaĵo. Ili ludis per konkeroj. Vilhelmo Price ne batalinvitis Ruton Stokes, sed li ludis kontraŭ Heleno Hawkins. Li dispecigis ŝian konkeron kaj demandis, “Kiom da poentoj estis al ĝi?”

“Du.”

“Nu, mia nun estas dudekkvara.”

“Sed ĝi estis nur dekdua, kiam vi laste ludis,” asertis Keneto Hall.

“Vi pravas. Duoble dek du estas dudek kvar,” klarigis Vilhelmo.

“Sed se oni kalkulas laŭ tiu sistemo, ĝi estus nur unupoenta, ĉar unuoble unu estas unu,” elmontris Heleno.

“Ni bezonas unu solan sistemon je kiu neniu povas trompi,” diris Edvino Smith.