Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Vi pravas,” konsentis Katrino fervore.

Mallonge poste Ruto eliris sian litoĉambron vestita laŭ la propono de sia frato. Ŝi helpis Ronaldon fini la manĝilpurigadon, kaj post certigo ke ĉio estas en ordo, la grupeto foriris de la bieno.

En la vilaĝo ili renkontis Rozon kaj Haroldon Barnes kaj Rikardon Harris, ankaŭ naĝontaj.

“Kie estas Johanino?” demandis Rozo al Rikardo.

“Laborante. Ŝi kuniros kun Anno baldaŭ.”

Antaŭ ol la nun pligrandigita grupeto atingis la kampon Rozo kaj Jaĉjo registris konkeron de Edvino Smith.

En la kampo la ŝanĝo aŭ defaligo de vestoj okupis malmulte da tempo, kaj ili ensaltis la akvon. Ruto, Haroldo kaj Katrino ne povis naĝi. Tial iliaj pliaĝaj frato kaj fratino ilin instruis.

“Penu floti. Mi vin subtenos,” ordonis Jaĉjo. Ruto tiel faris. “Nun naĝu kontraŭfluen, dum mi vin subtenas.” Ruto tion faris, kaj ŝia maniero estis kritikita kaj plibonigita.

“He! Alia registristo bezonata,” aŭdiĝis krio de Vilhelmo Price.

“Vi atentu,” diris Jaĉjo al Rozo. Ŝi elvenis la rivereton al Vilhelmo, kaj kurinte al la paperbloko kiu kuŝis kun krajono sur ŝia robo, ŝi registris la kvinpoentan (aŭ dekdupoentan) konkeron de Johano Baker. Tiam ŝi revenis.

Baldaŭ Johanino, Frederiko, kaj Anno Harris alvenis. Frederiko estis lasita prizorgi Annon je la malprofunda parto de la rivereto. Johanino naĝis kun Rozo, Jaĉjo kaj Rikardo.

Dume Gesinjoroj Tucker aranĝis ke Ruto estu reloĝigita kun sia frato. Kiam ili revenis kaj ne trovis Ruton, Sinjorino Tucker diris, “Mi donis al ŝi sufiĉe da laboro ŝin deteni. Ĉu ŝi efektive foriris sen mia permeso?”

“Ŝi bezonas vergadon. Mi ĉiam edukis miajn idojn esti humilaj,” diris ŝia edzo.

“Domaĝe estas ke ni ne plu povas tiel eduki ŝin. Tamen ŝi ne forgesos ĉi tion,” diris la edzino.

Post tio, ili ĝue pripensis la detalojn de ĉi tiu estonta punado.