Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ruto ĉesis larmi kaj diris, “Sinjorino Tucker vergis min kaj insultis mian patrinon. Mi forvenis tiel rapide kiel eble, rompinte la vergon.”

“Vi agis juste. Se ŝi penos sin venĝi pro tio, vi diru la veron al Fraŭlino Burdon kaj viaj gepatroj. Aĉulino!”

“Nu; ni eniru.”

“Jes; donu al mi iujn pakojn.”

Ili eniris la domon. “Vi estas frua,” diris Jaĉjo.

“Ho! ĉu?” respondis Ruto. Katrino tenis sin silenta. Jaĉjo sciis ke Ruto estas kaŝanta malbonajn verojn, sed li nur bonvenigis ŝin kaj montris al ŝi ŝian litoĉambron. “Vi dormos ĉi tie.”

“Dankon.”

“Kial vi ne sidas?”

Ŝi sidiĝis, sed nevolonte ekstaris denove.

“Diru al mi la veron,” diris Jaĉjo kunsente.

Ruto ĉion rakontis.

“Mi intervjuos Fraŭlinon Burdon pri ĉi tio. Insulton al la patrino. Netolereble!” li diris kolere kaj decide.

“Ho! ne pro mi. Neniu kredos min, krom Fraŭlino Burdon kaj nia grupo.”

“Sed tiom ke vi ankoraŭ ne povas teni vin sidanta!”

“Jes, sed mi estas tro sentema.”

“Tio plikulpigas ŝin.”

Avide Ruto cerbumis, penante eltrovi rimedon deteni sian fraton de lia intenco. Fine ŝi diris, “Se iu scius, ili emus mokridi min.”

“Ne; eĉ Vilhelmo koleriĝus kontraŭ ili.”

“Tamen, se ni kaŝus ĝin ĝis ili penos venĝi sin aŭ plendi, ili aspektus tre aĉaj.”

“Jes, mi petos konsilon de la gepatroj. La Tucker’ oj ne havas infanojn, ĉu?”

“Ili estas jam plenkreskaj.”

Estis silento. “Mi povos sidi morgaŭ.”

Jaĉjo tamen ne ridetis. “Se vi ne povos sidi je la tagmanĝo mi tuj vizitos Fraŭlinon Burdon.”