diris, “Mi unue instruos vin per ĉi tiu mura mapo kaj la nigrotabulo, kaj poste vi povas rigardi ĉi tiun kvarope.”
Tiam ŝi klarigis la signosistemon de la mapoj kaj priparolis la naturajn trajtojn de tiu parto de Anglolando. Kiam Vilhelmo vidis la registaran mapon li vigle rigardis la vilaĝon. “Ho,” li pensis, “tie estas la loko al kiu tiu vojeto kondukas.” Subite ideo eknaskiĝis en la cerbo, ke la knaboj povus iri per tiu vojeto nevidate al la ŝtonminejo.
Oni klarigu, ke ĉiutage Vilhelmo portis ĵurnalojn al la bieno de Gesinjoroj Hoare. Apud la biendomo estis piedvojeto; Vilhelmo estis sekvinta ĝin iome. Li estis konstatinta ke ĝi ne estas facile rimarkebla.
Je la interleciona ludtempo la knabinoj faris simile kiel dum la mateno. Tamen, Sinjorino Holman estis eltrovinta pri tio, kio okazis en la porknaba ludejo. Ŝi tial ordonetis al siaj knaboj ke ili ludu kontraŭ la urbanidoj. “Ho! mi supozas ke mi devos estri kiel ordinare,” pensis Keneto Primrose, la helpisto al Sinjorino Holman. “Mi volas ludi kontraŭ vi,” li diris al Jaĉjo Stokes en la ludejo.
“Bone! Kiun finon vi volas?”
“Ĉi tiun. Estas nenio malsama inter ili.”
La pilko estis frapita de Keneto. Alfredo Baker tuj kaptis ĝin kaj piedfrapis ĝin en la direkton al Miĥaĉjo Rafferty. Kamparanido ĝin kaptis kaj sendis ĝin al alia, kiu perdis ĝin al Rikardo Harris. Ĉi tiu flankensendis ĝin al Jaĉjo Stokes ĉe la centro, kiu sendis ĝin malantaŭen al Georgo Robertson, kiu sendis ĝin al Vilhelmo Price. Vilhelmo antaŭenkuris. Tiam li devis antaŭenpuŝeti preter iuj. Li estis kontraŭludata de kamparanidoj, tial li malantaŭen sendis la pilkon al Jaĉjo Stokes, kiu kuregis antaŭen, lerte evitis kontraŭulojn kaj trafis la golejon.
La pilko estis denove centrigita. Keneto Primrose frapis la pilkon antaŭen al kunulo, kiu estis tuj kontraŭludita de Alano Hawkins. Estis iom da baraktado; tiam preskaŭ duono de la ludantoj ĉirkaŭis la pilkon. La baraktado estis grandega. Sed la pligrandeco, forteco kaj fortikeco de la Londonanoj