Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Post la lecionoj Jaĉjo Stokes kaj Haroldo Barnes renkontiĝis en kampo por ludi per konkeroj.

“He!” salutis Haroldo.

“He!” respondis Jaĉjo.

“Ĉu vi estas certa ke neniu serĉos vin por registrado?”

“Sufiĉe. La du aliaj ĉeestos kaj Vilheĉjo nun sendube volas ĝui sian popularecon, sed li ne interkonsentos kun Rozo.”

“Vi pravas. Sed ni–mi volas diri ni kiuj ne malamas knabinojn–ne volas esti regataj de li.”

“Ne timu. Li estas batalema. Miĥaĉjo Rafferty estas pli batalema sed malpli ambicia. Ili ambaŭ bezonas aŭ grandan malpacon inter ni kaj la kamparanidoj, aŭ privatan pruvon ke la knabinoj povas suferi tiel bone kiel ni. La afero de Ruto farus...”

“Ho jes, mi aŭdis pri ĝi.”

“Kiu vin diris?”

“Rozo eltrovis aludojn kaj observis Ruton. Mi kredas ke ŝi estus bona psik... Ho kio estas la vorto?”

“Psikologo, ĉu ne?”

“Jes; psikologo! Ho-o,” oscedis Haroldo, “kiom da poentoj havas via?”

Kaj ili komencis ludi.

Sabaton matene, la knaboj, kun iom da nutraĵo, iom post iom kunvenis, ŝajne por ludi konkerojn. Tamen, kiam ili ĉiuj estis kunvenintaj, Vilhelmo Price proponis ke ili komencu piediri. Li kondukis ilin per la vojeto tra la kampoj de Sinjoro Hoare, kaj ili atingis la supron de la montetaro apud la ŝtonminejo.

Ĉiu rimarkis ke Vilhelmo kaj la in-malamantoj agis kiel la ĉefoj. Roberto Thompson diris al Jaĉjo Stokes, “Nu, Jaĉjo, mi ne aprobas vian sentimentalecon al knabinoj, sed mi ne deziras esti regata de la Price-anoj. Vi estas nia espero.”

“Ho! kial ĉiu imagas ke ni malkonsentas pri ĉio? Ni ĉiuj estas Londonanoj kaj Gordon-anoj,” diris Jaĉjo iom laŭte.