“Jes, sed la knabinoj ne estas Gordon-anoj,” diris Miĥaĉjo Rafferty.
Kiam ili estis ĉe la enirejo, ili aŭdis la bruon de geknaboj ludantaj. Surprizite, ili haltis.
“Ŝteliru al la enirejo kaj poste amase kuregu al la insulo. Atingu la supron iakoste,” diris Vilhelmo Price, sin imagante milita heroo.
“Kial?” demandis Jaĉjo Stokes, senemocie, kvazaŭ li estus preta kvereli kun li. Efektive li mem estus plej kredeble farinta same, sed li tute ne volis esti estrata de Vilhelmo.
“Ho! Vi estas inecaĉulo, ĉu ne?” respondis Vilhelmo.
“Ne. Sed ni ne scias ion pri ili.”
“Ĉu vi dubas ke ni povos tute venki ilin?”
Nun ĉiuj estis en rondo ĉirkaŭ ili, laŭ la kutimo ĉe dueloj.
“Ne,” respondis Jaĉjo malvere. “Sed ĉu ni volas kapti la insulon? Ĉu ni deziras senfinan bataladon inter ni kaj ili?”
“Jes, inecaĉulo!” spitis Vilhelmo.
Laŭ la moroj de la knaboj de Centra Londono batalo devus sekvi tiun spiton, se la spitito ne estus malkuraĝulo.
“Haroldo! Robeĉjo! Batalu!” kriis Jaĉjo Stokes, batalante kontraŭ Vilhelmo. Roberto Thompson same faris ĉe Miĥaĉjo Rafferty. Haroldo Barnes hezitis, por elekti iun ne tro bona ĉe batalado, sed li estis faligita de Alfredo Baker de malantaŭe.
Edvino Smith, Keneto Hall kaj Johano Baker dume atakis Georgon Robertson, Rikardon Harris kaj Alanon Hawkins. Ronaldo Thompson kaj Frederiko Harris antaŭeniris al Alfredo Baker, sed li forkurigis ilin. Entute la Jakob-anoj estis venkataj.