Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO SESA

LA RENKONTIĜO KUN LA TRIG-ANOJ


INTERTEMPE la aŭditaj geknaboj estis arigintaj sin kaj jam alvenis la lokon de la batalo. Ili unue renkontis Ronaldon kaj Frederikon.

“Kiuj vi estas?” demandis 14-jara judo, kiu ŝajne estris la novevenantojn.

“Gordon-anoj,” respondis Ronaldo.

“Ĉu ĉi tiu estas privata batalo aŭ ĉu iu povas partopreni?” demandis 12-jara malestremulo.

“Ha,” diris Freĉjo, “ni petas ke vi helpu nin, ĉar Vilheĉjo Price deziras kapti la insulon sed nia ĉefo ne deziras fari tion, tial Vilheĉjo nomis lin inecaĉulo. Jaĉjo vokis nin batali kontraŭ lia anaro.”

“Ili devus esti penintaj kapti la insulon,” komentis batalema kimro.

“Ni devus ĉesigi ĉi tiun batalon,” diris 14-jara fratino al 12-jarulo.

“Jes, kaptu ilin,” ordonis la estro.

La novevenantoj antaŭeniris kaj ĉesigis la batalon. Vilhelmo Price koleriĝis kiam li estis firme tenata de du knabinoj. La juda estro staris sola, pensante kaj aspektante tre malgaje, kiel li kutimis.

“Venigu ilin antaŭ mi,” ordonis li.

Kiam ĉi tio estis farita li demandis, “Kiu estas la estro ĉi tie?”

“Pri tio ni estas batalintaj,” diris Haroldo Barnes.

“La du estroj, do?”

Jaĉjo kaj Vilhelmo indikis unu la alian.

“Pri kio vi batalis?”

“Ĉu kapti la insulon aŭ ne,” respondis Haroldo.

“Sed ĉu duono el vi estas inecaĉuloj?”

“Jes,” kriis Vilhelmo, “kaj ili estas tiuj.”

“Ho! Eĉ niaj knabinoj ne estas inecaĉuloj, kiel vi povus certigi,” diris la judo.