tiaspeca, sed nur la Gordon-anojn, tiajn kiaj Rozo Barnes kaj Johanino Harris.
Kio mirigis la Gordon-anojn senescepte estis ke iu videble juda estu ĝenerale akceptita kiel la ĉefo. Centraj Londonanoj ne ŝatas la judojn. Se en la plenkreskula socio tia afero okazus, oni povus kredeti mensogon tian, ke la judo estis subaĉetinta la taŭgajn homojn, sed ĉi tie...
Georgo Robertson demandis la kialon por ĉi tio kaj Fraĉjo Fellowes respondis, “Herberto Brown estas tro malestrema; Daniĉjo O’Connor kaj Glyn Meredith estas tro batalemaj. Ĉiuj aliaj estas tro partiaj, tial ni turnas nin al Jozefo por gvidado. Ni vidis kia estas la Kristaneco de la kamparanoj, kaj tial ni ne malestimas lin pro lia religio. Mi ne kredas ke ĉi tiu malestimado al la judoj faris ian bonon.”
“Ŝajnas, ke vi estas prava!” konsentis Georgo.
Filiso Brown dume alproksimiĝis al Rikardo Harris kaj diris, “Ŝajnas ke tiu homo–kio estas lia nomo?”
“Vilhelmo Price.”
“Ke li malestimas knabinojn, ĉu ne?”
“Vi pravas.”
“Vi konstatu ke nun ni knabinoj estas sendistraj!”
“Jes, vi do renkontu mian fratinon kaj Rozon Barnes. Ili estas samaĝaj kiel vi kaj veraj feministinoj.”
“Ĉu vi ne povus igi ilin veni la venontan okazon?”
“Vilheĉjo kaj liaj kunuloj igis nin promesi kaŝi la aferon. Tamen Jaĉjo kredas ke ili eltrovos tre baldaŭ, kaj mi ankaŭ, sed vi komprenos ke mi ne povas diri ion al ili.”
“Domaĝe.”
“Eble.”
Dume Jaĉjo Stokes klarigis la situacion ĉe la Gordon-anoj al Jozefo Gusofski, kaj Jozefo diris, “Mi ne havas aŭ fratojn aŭ fratinojn sed mi ne malestimas inojn. Ĝis nun ne estas tiaj malpacoj ĉe ni. Mi kredas ke interkoniĝo kaj eble amikaj bataloj forigos tiun kvereladon.”
“Mi vidas ke Miĥaĉjo Rafferty interkoniĝas kun la irlandanoj. Mi esperas ke li ne volas dividi vian grupon?”