Filiso decidis ke la ĉefo estas Johanino Harris. Tiel rapide kiel eble ŝi diris al ĉi tiu, “Viaj knaboj kaj ni ĉiuj renkontiĝos por amike batali en la ŝtonminejo. Viaj knaboj ĵuris ne sciigi vin, sed iuj ne vere deziras kaŝi al vi la veron.”
“Dankon,” diris Johanino, “Venu kun mi ien, kie neniu nin rimarkos.”
Filiso konsentis kaj ili foriris. Tiam ŝi rakontis la tutan aferon. Fininte, ŝi diris, “Do, ni knabinoj decidis rakonti ĉion al vi, kaj subteni vin se vi deziras partopreni.”
“Dankon,” diris Johanino, “Mi venigos la aliajn sabate. Oni eltrovos ĉu knabinoj povas teni sekreton.”
“Nu, eble nun ni apartiĝu,” proponis Filiso.
Jam la geinstruistoj finis siajn rakontojn. “Eble ni povus denove renkontiĝi,” diris Fraŭlino Burdon.
“Jes, kial vi ne vizitu nian vilaĝon?”
“Bone! Kiam ni renkontiĝos?”
“Ho! Hm! La proksiman mardon, la deknaŭan.”
“La mardon poste, vi intencas diri.”
“Jes. Je la dua.”
“Kie?”
“Ĉi tie.”
“Bone.”
Je tiu momento Georgo kaj Barbro Robertson iris al Fraŭlino Burdon por peti ke oni manĝu. Tial, la geinstruistoj ordonis ke la grupanoj manĝu. La geknaboj estis kontentaj, ĉar ili estis senspiraj. Dum la manĝado, knabo nomata Rudolfo Baswitz demandis al Sinjoro Farley, “Kion ni faru post la tagmanĝo, sinjoro?”
“Mi ne pensis pri tio, Baswitz. Dankon pro la memorigo.”
“Ni povus manĝi rubusberojn,” proponis Fraŭlino Burdon.
“Mi opinias ke ili pli kontentiĝus per konkursoj,” diris Farley.
“Mi estas porinfana instruistino,” senkulpigis sin Fraŭlino Burdon.