Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO OKA

LA ROMPITA FENESTRO


POST la manĝo, Sinjoro Farley aranĝis kuran konkurson. Tio estis suprenkuri kiel eble plej rapide ĝis la supro de la fortikaĵo. Ĉiu partoprenonto estis handikapita laŭ aĝo kaj sekso. La plej handikapitaj estis Jaĉjo Stokes, Vilhelmo Price, Miĥaĉjo Rafferty, Roberto Thompson, Alfredo Baker, Jozefo Gusofski, Glyn Meredith, Daniĉjo O’Connor kaj Henriko Holloway. La malplej handikapitaj estis Ronaldo Thompson, Doroteo Baker, Barbro Robertson, Georgo Green, kaj Elizabeto Barrett.

La partoprenontoj malsupreniris ĝis la fundo de la deklivo, kaj je la krio ‘ek’ ili ĉiuj ekkuris. Kelkaj kuris rekte antaŭen, sed aliaj iris zigzage. Iam, kiam Johanino Harris estis malantaŭ la aliaj, ŝi supreniris per granda saltomortalo. Herberto Brown poste penis fari same, sed li fuŝis la aferon kaj tiel perdis ŝancon venki en la konkurso. Je tiu momento Vilhelmo Price, Jozefo Gusofski, Jaĉjo Stokes, Rikardo Harris, Miĥaĉjo Rafferty, Glyn Meredith, Daniĉjo O’Connor kaj Henriko Holloway, estis en la antaŭo. Estis alia deklivo antaŭ la finiĝo. Ĉiuj kuregis al ĝi. Multe da bona piedmetado estis farata. Fine Jozefo Gusofski venkis, sekvate de Vilhelmo Price, Glyn Meredith, Jaĉjo Stokes kaj Daniĉjo O’Connor.

La unua knabino atingi la finiĝon estis Katrino O’Sullivan. Ĉiu alveninte ekfaligis sin, rapide spirante. La Vilhelm-anoj ne memoris ĝoji pro la sukceso de sia ĉefo. Ili nur malĝojetis kun la aliaj Gordon-anoj pro la sukceso de la Trig-anoj. Fraŭlino Burdon baldaŭ ordonis ke ili ne kuŝu sur la nuda tero.

Post iom da tempo Fraŭlino Burdon diris al Sinjoro Farley ke baldaŭ ili devos reiri al la vilaĝo. Tial la grupoj foriris unu de la alia. Fraŭlino Burdon kondukis la geknabojn al la vilaĝo per alia vojo. Ŝi pensis, “Ho, mi ne skribis eĉ unu