Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝtonminejon. Ili trovis la Trig-anojn tie. Vilĉjo Price volis kapti la insulon sed Jaĉjo Stokes ne volis. Ili ĉiuj interbatalis—kaj estis kaptitaj de la Trig-anoj. Poste ili interkoniĝis. Jaĉjo kaj liaj kunuloj ne malaprobas ke ni helpu ilin kiel la Trig-aninoj, sed Vilĉjo estis iginta ilin promesi ke ili ne sciigos nin pri la afero. Ili denove renkontiĝos por batali kiel eble plej baldaŭ post la matenmanĝo la sekvontan sabaton. Ni surprizu ilin kaj atingu la lokon antaŭ ili. Sciigu la aliajn. Mi pripensos la detalojn. Nu, ni ludu.”

En la porknaba ludejo okazis interesa futbala ludo. Jaĉjo Stokes ekpiedfrapis la pilkon rekte malantaŭen al Rikardo Harris, kiu sendis ĝin antaŭen al Georgo Robertson, maldekstre de Jaĉjo Stokes. Li estis kontraŭludita de Alfredo Baker kaj kamparanido. Ĉi tiu ĝin frapis tiel ke ĝi alvenis al Vilhelmo Price, kiu frapis ĝin en la direkton al Alano Hawkins. Kamparanido haltigis ĝin kaj al ĝi kuregis Roberto Thompson kaj Vilhelmo Price, kaj de alia flanko Jaĉjo Stokes. Ili ĉiuj je la sama tempo piedfrapis. La pilko flugis kontraŭ fenestron de la konstruaĵo kaj rompis vitron. Sinjorino Holman preskaŭ faligis sian tason da lakto pro surprizo. Ŝi iris en la ludejon kaj Fraŭlino Burdon ŝin sekvis. En la ludejo Sinjorino Holman demandis, “Kiu rompis tiun?” Jaĉjo, Roberto kaj Vilhelmo levis la manojn. Fraŭlino Burdon estis ĝenata per la penso, “eble ŝi vergos ilin,” ĉar en la knabaj lernejoj en centra Londono, oni vergis pro ĉia misfaro, kvankam en la antaŭurboj oni malofte uzis la vergon. “Se Fraŭlino Burdon ne malkonsentas, mi malpermesos al vi ludi per pilko. Vi devus esti dankaj ke mi ne vergos vin.”

La tri rompintoj deziris ke ŝi vergu ilin anstataŭe, sed neniu kuraĝis tion diri. Fraŭlino Burdon sin sentis maltrankvila. Ŝi estis etinfana instruistino, kaj ŝi ne volis igi la knabojn esti malobeemaj. Post pripensado ŝi diris, “Jes, kompreneble jes.”

“Donu la pilkon al Fraŭlino Burdon,” ordonis Sinjorino Holman. Jaĉjo tion faris. Fraŭlino Burdon sentis ke estus