Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la ĉambro. Ili eliris. “Mi petas ke vi denove permesu la knabojn ludi piedpilke.”

“Ĉu vi opinias ke ili estu senpunaj?”

“Ne. Eble oni povus doni al ili puntaskon.”

“Vi intencas diri punvergadon.”

“Sed kiu ilin vergos?”

“Fraŭlino Burdon. Mi ne havas rajton.”

“Konstatu ĉi tion. Fraŭlino Burdon nevolonte vergis du knabojn pro reakcio al ĉi tio, kaj igis ke unu knabino svenis, por subteni vian disciplinon kaj aŭtoritaton.”

“Nu! Mi konsentas ke la puno estu puntasko.”

“Dankon. Mi nun adiaŭos Fraŭlinon Burdon.”

Li eniris kaj diris ke estos kunveno de elurbigitaj anoj de la Nacia Sindikato de Geinstruistoj ĉe loko en la urbo, la plej granda en la valo, je la tria sabate, por starigi sub-asocion.

“Mi nepre estos tie,” diris Fraŭlino Burdon. Sinjoro Salter tiam foriris.

Kiam la matenaj lecionoj estis finitaj, Jaĉjo Stokes petis al Ruto ke ŝi hejmeniru sen li, ĉar li deziras paroli kun Vilhelmo Price pri la vitrorompa afero. Li elserĉis Vilhelmon kaj diris, “Kion ni faru por regajni la rajton ludi piedpilke?”

“Ni atendu ĝis la vespero. Flanke, mi proponas ke ni naĝu tuj post la lecionoj.”

“Bona ideo.” Ili disiĝis.

ĈAPITRO DEKA

LA SENVIVA KOKO


DUM la tagmeza pormanĝa paŭzo, granda nombro de la Londonanidoj metis siajn naĝvestojn sub la ordinarajn vestojn por ke ili povu naĝi kiel eble plej frue post la lecionoj.

Je la komenco de la posttagmeza lecionaro, Fraŭlino Burdon anoncis ke ili povos denove ludi piedpilke, sed la tri rompintoj