Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

devas resti skribante de la tria tridek ĝis la kvara kiel puntasko. Nun la ribelemo de la geknaboj nuliĝis.

Iome antaŭ la ludotempo, la geknaboj estis surprizitaj kiam Rozo Barnes, sekvata de Johanino Harris, elpoŝigis pudrilojn kaj komencis pudri siajn vizaĝojn. Haroldo, rigardante Rozon, montris surprizegon kaj malaprobon. Rikardo Harris montris malestimon. La senfratinaj knaboj opiniis ke tio estas pruvo de la inecaĉo de knabinoj. Fraŭlino Burdon, kiam ŝi rimarkis kion ili faras, ekkriis, “Rozo Barnes kaj Johanino Harris, elvenu!” Ili, iom honteme, elvenis. “Foriru kaj purigu la vizaĝojn. Tiuj estas malpuraj.” Ambaŭ ŝteliris al la lavejo kaj poste revenis eĉ pli senbrue.

Dum la ludotempo la knaboj aranĝis pri la venonta kurkonkurso. Ankoraŭ ili ne havis pilkon, tial ili priparolis pri la venonta sabato. “Eble mi ne povos veni kun vi je sabato,” diris Georgo Robertson. Li klarigis ke Sinjorino Tremalion vizitos la ĉefan urbon de la valo sabaton matene.

La aliaj konstatis ke nun Jaĉjo preskaŭ certe malvenkos se okazos alia batalo tia, kia je la lasta sabato.

“Ne estas tro frue pripensi planon de atako aŭ defendo,” diris Haroldo Barnes.

“Vi pravas,” respondis Jaĉjo. “Mi estas certa ke ni devos ataki—eble kontraŭ la plejmulto el ili. Sed kiu estos la komandanto?”

“Vilĉjo, ĉar li povas pli bone batali ol vi,” diris Edvino Smith al Jaĉjo.

“Sed se persona batalpovo estus la sola eco bezonata, Miĥaĉjo estus la memevidenta elekto,” diris Haroldo Barnes.

“Kial ne elektu lin?” demandis Keneto Hall.

“Ĉar ni bezonas bonan planon por gajni,” diris Rikardo Harris.

“Ni ekzercadu per la bastonoj,” proponis Alano Hawkins.

“Jes, ni faru tion,” konsentis Vilhelmo.

“Ha! Ni kredeble uzos sablon,” diris Jaĉjo.

“Sed ni interkonsentu ke ni ne ĵetu ĝin kontraŭ ies vizaĝo,” diris Haroldo.