Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La sekvintan tagon, la Gordon-anoj, kun malmulte da mono kaj vestoj, sed tamen plene ŝarĝitaj, sin enomnibusigis. La ĉefaj stratoj estis plenaj de gepatroj kaj parencoj. La samfamilianoj estis en la samaj grupoj, kaj pro tio la instruistoj estis jam konstatintaj ke la instruado estos malfacila. Tamen, eble knaboj kiaj Miĥaĉjo Rafferty kaj Alfredo Baker ĝojis ke la instruistoj ne povas kunporti siajn vergojn.

Ili elomnibusiĝis, kaj poste eniris subteran vagonaron. Tie ili estis tre amasigataj kaj la plejmulto devis stari. La helpistoj ĉiuj portis brakumojn kun la numero de la lernejo kaj la unuaj literoj de la nomoj de la Londona Instruada Administracio. Ankaŭ estis standardoj similaj.

Okcidente de Londono la elurbigatoj, je stacidomo kie la fervojo ne plu estis subtera, eliris la vagonaron kaj eniris alian. Tiam ili estis en vagonaro de unu el la ĉefaj fervojaj kompanioj. Kien ili estis irontaj ili ne sciis. En ĉi tiu vagonaro estis sidlokoj por ĉiuj. La vagonaro komencis moviĝi. Ju pli malproksimen de Londono la vagonaro iris des pli ĝenataj fariĝis ĝiaj pasaĝeroj; la geknaboj pro soifo, la helpistoj ĉefe pro la malproksimeco de Londono.

Post longa tempo, famo ĉirkaŭiris inter la plenkreskuloj, ke ili estas irantaj al difinita urbeto en difinita provinco. Baldaŭ tio pruviĝis ĝusta. Ĉiu elvagoniĝis tre soifa.

Post iom da demandado, Sinjoro Salter kondukis la lernejanojn al la loka parko. La infanoj eksidis sur la herbon. Multaj instruistoj komencis serĉi akvon. Fine ili sukcesis akiri po unu taso da akvo por ĉiu infano.

Multaj geknaboj scivolis, kia estos la estonta higiena inspektado. En Londono estis multaj klinikoj kaj periodaj esploradoj ĉe la lernejo. Pensemaj geknaboj tamen konstatis, ke estus treege malrapide se okazus multe da senvestiĝo. Ĉe proksima lernejo la inspektado komenciĝis. Ĝi estis nur supraĵa. Post tio, ili marŝis al alia lernejo kaj ricevis pliajn ŝarĝojn—bazajn nutraĵajn porciojn. Ĉi tiuj estis paketo da biskvitoj, du ladaj skatoloj da lakto, unu lada skatolo da bovoviando, kaj granda peco da ĉokolado.