“Sed kion faris la koko?” demandis la perpleksita Fraŭlino Burdon.
“Ĝi timigis min kaj Davido tre kuraĝe savis min,” konfesis Anno.
“Sed kion ĝi faris?” demandis la instruistino.
“Ĝi preskaŭ bekmordis Annon,” respondis Davido.
Fraŭlino Burdon malklinis sin, kaj diris ke la du subsepjaruloj revenu al la malgranda ĉambro.
“Ĉu vi estas nun kontenta?” ŝi diris al Sinjorino Colstone.
“Jes,” diris la virino, kaj foriris.
La geknaboj estimis la instruistinon pro ŝia justeco.
Post la kvara la geknaboj hejmeniris, kaj post iom da tempo iris al la kampo kun bastonoj, konkeroj, kaj viŝtukoj; ili jam havis naĝvestojn sub siaj vestoj.
Keneto Hall kaj Alfredo Baker proponis la konkurson kaj preskaŭ ĉiuj partoprenis. La kurejo estis rekte trans la barita parto de la rivereto. La knabinoj, kaj tiuj kiuj ne povis naĝi, devis kuri tra la malprofunda parto. Krom tio estis neniom da handikapado.
Ili ekiris je la krio de Haroldo Barnes. La piedoj nudaj estis provitaj de la herbaĉoj en la kampo. Estis granda plaŭdo kiam oni atingis la rivereton. Miĥaĉjo Rafferty penis kuri laŭlonge la supron de la barilo, sed li flankenfalis en la profundejon. Jaĉjo Stokes plonĝis al la alia flanko. Alfredo Baker ensaltis kaj paŝis trans la rivereton. Aliaj ensaltis kaj naĝis. Fine Jaĉjo gajnis, sekvita de Vilhelmo.
Post ĉi tio, la plejmulto revestis sin kaj komencis ludi konkerojn. Baldaŭ ili hejmeniris por temanĝo, post memorigo al la knaboj kunporti siajn bastonojn. Post la temanĝo, Vilhelmo Price vizitis la bienon de Gesinjoroj Stafford por igi la fratojn Baker kaj Miĥaĉjo Rafferty promeni kun li. Tiam ili iris en la vilaĝon denove kaj renkontis Edvinon Smith kaj Keneton Hall. Tie ĉiuj la aliaj knaboj aliĝis al la grupo. Vilhelmo, subtenata de la Vilhelm-anoj, proponis ke ili foriru al difinita kampo por pretiĝi por la batalo. Estis neniom da malkonsento. En la kampo Haroldo diris, “Ni