aspektos Bretonlando post ĉio ĉi? Eble mi forgesos kiel paroli franclingve. Ho ve! Ho ve!” ŝi finis oscedante.
“Ni devus nun hejmeniri,” diris Sinjoro Hartly, “La edzino plej kredeble pretigas la vespermanĝon.” Do, post adiaŭo al Gesinjoroj Holman kaj Fraŭlino Best, ili foriris al la domo de Sinjoro Hartly.
Post tre mallonga bonveniga interparolado, Sinjorino Hartly komencis servi malgrandan vespermanĝon.
Kiam Fraŭlino Burdon sin enlitigis kaj antaŭ ol dormi, ŝi scivolis dum kiom da tempo ŝi povos varti dudek tri geknabojn, dudek kvar horojn ĉiutage.
La sekvintan tagon je la naŭa, Fraŭlino Burdon arigis sian grupon en la granda ĉambro de la lernejo.
“Unue,” ŝi diris, “vi skribu al la gepatroj kaj donu al ili viajn adresojn. Mi starigos bankon, kaj se la gepatroj sendos al vi monon mi gardos ĝin ĝis vi bezonos vintrajn vestojn, k.t.p.”
Ŝi fingremontris al Haroldo Barnes, “Diru al mi vian nomon.”
“Barnes, fraŭlino.”
“Ĉu vi havas gefratojn ĉi tie?”
“Unu fratinon, Rozo, fraŭlino.”
“Tial necesas ke vi donu al mi vian antaŭnomon.”
“Haroldo, fraŭlino.”
“Nu, Haroldo, donu al ĉiu po unu paperfolio.”
Haroldo komencis ilin disdoni. Diris Fraŭlino Burdon, “Mi deziras ke vi nomu min Fraŭlino Burdon, kaj mi nomos vin per la antaŭnomo.”
“Knabina kutimo,” flustris Miĥaĉjo Rafferty al Alfredo Baker.
“Jes, estas knabina kutimo,” diris Fraŭlino Burdon. “Kio estas malbona ĉe ĝi?”
“Estas ĉi tio,” diris Johanino Harris: “Patrinoj ĝenerale naskas ne pli ofte ol ĉiudujare, kaj tial fratoj ne troviĝas en la sama klaso, kaj ĝenerale nur gefratoj havas la saman familian