En Jeruŝalaim regis sufoka atmosfero. La mano de
la Landestro ekpendis super ĉiuj partioj kaj permesis
al nenies kapo elkreski super la alteco de l’Roma lanco.
La homoj okupitaj per metio, marĉandistoj, procenteguloj,
riĉaj mallaboremuloj, pensantaj nur pri la oportunaĵoj
de l’vivo, fine laboristoj kaj ĉiuspeca simplularo ne sentis
la pezon de tiu mano. Sed la klasoj superaj, konservantaj
en sia brusto la politikajn tradiciojn, dezirantajn
influojn, signifon kaj estrecon, rigardis per kolera okulo
la palacon de la Landestro, kaj ofte dum la noktoj,
kondukante sekretajn interkonsilojn, pripensis planojn, kiujn
la sekvonta mateno disblovis kiel nebulojn. Tiuj klasoj
sentis sian forton kaj sian malpovon. Ili sentis sian
forton, ĉar kuniĝinte kun Sinhedriono, ili havis la
potencon ĉerpatan el la Skribo, la vivan vorton de l’pastroj
kaj eminentan, riĉecan situacion; do ĉirkaŭitaj ili estis
kvazaŭ per triobla gardmuro kaj neniu povis ilin ataki.
Samtempe tamen ili sentis sian malpovon, ĉar tia situacio
ne sufiĉis al ili, kaj havante super si la singardeman
Landestron, ili ne povis fari unu paŝon ekster tiun ĉi
trioblan muron de la okupita feliĉa pozicio. La popolo
ilin estimis, obeis kaj salutis la riĉulojn; ili deziris, ke
tiu popolo je donita ordono sekvu ilin, kien ajn ili ĝin
kondukos. Sed tion ili ne povis esperi. La popolo
estis dormanta pulvo; sed ili en siaj animoj ne havis
Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/12
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estis validigita
TENTISTOJ