signifon kaj fine ekscitiĝi per ĉio ĉi, kreante rilatojn, kiuj ŝanĝis ilin en potencajn fantomojn, disvastigantajn la timon nokte, kiam ĉiuj ripozas, sed senfortajn dum la tago, kiam oni devas agadi.
Ĉiusemajne ili kunvenadis dum malfrua vespero ĉe Kajafas, kie ili interŝanĝis la plej detalajn kaj precizajn sciigojn pri tio, kio okazis en diversaj urboj de la lando, kaj eĉ pri tio, kio estas okazonta en Romo, ĉar ne mankis al ili rilatoj en la ĉefurbo de l’mondo. Poste tiujn ĉi sciigojn ili diskutadis kaj eltiradis konkludojn. Dum tiaj kunvenoj oni ne diferencigis aferojn gravajn de malgravaj. Ĉiu afero estis grava; tio dependis de ĝia kunigo kun aliaj sciigoj. Oni rakontis do al si kun ĉagrenitaj vizaĝoj, en kiun la Roma Cezaro enamiĝis, kia estas la karaktero de tiu ĉi virino, kian influon ŝi posedas je la estro de l’mondo, kaj kiu ree ŝin influas. Oni pripensis tion, ĉu la konsulo, sendita Iberion, favoras ilin, ĉu ne, kaj ĉu ne estus pli bone zorgi, ke oni revoku tiun ĉi konsulon kaj sendu al lia loko alian. Oni diskutadis ankaŭ ĉiun detalon el la hejma vivo de la Landestro, kio en certa okazo povus esti en Romo profitigata kontraŭ aŭ por li. Kajafas aŭskultis kutime tiujn ĉi interparolojn gratante per la fingroj inter la dentoj kaj rigardis atente la parolantojn, kaj nur fine li prenis la voĉon kaj per eksterordinare sprita opinio solvis ĉiun problemon, eligante strange simplan konkludon. Nur Suten, unu el la plej grandaj riĉuloj, scipovis iufoje lin konvinki, ĉar li posedis intelekton eble ankoraŭ pli spritan, grandan elokventecon kaj ankaŭ maloftan sinregadon. Sed li estis homo ankoraŭ juna, apenaŭ tridekjara. Do li ne povis tiom scii, kiom sciis Kajafas, kiu faligis lian rezonadon per simpla cito de ia okazintaĵo, pruvanta la malkonsenton kun la teorio anoncata de Suten.