Cetere oni povus interkonsenti. Por tio tamen, por movigi la amasojn en tiun direkton, oni bezonas estron. Tiu estro povas esti nur tia homo, kiel rabbi…
Sed tia estro devus ilin absolute obei. Rabbi estas homo el la amaso; li estas tamen laŭ la rakonto — intelekto ne subiĝanta facile al direktado de aliaj personoj. Sed li estas juna! La juneco forigas multajn malfacilaĵojn. Rabbi estas homo simpla, al kiu devus plaĉi la interrilatoj kun la plej altaj aferoj, se ili alvokus lin al siaj celoj!
La popolo atendas Meŝjaĥ-on kaj direktas la okulojn al rabbi. Liaj faroj parolas multe. Kvankam Kajafas tion ne kredas kaj la juna rabbi ankaŭ tion ne kredas, kaj ĉiuokaze ne devus tion kredi, kun la popolo tamen la afero prezentas sin alimaniere. La popolo devas kredi tion, kio estas bezona, sed ne tion, kio estas vera. La popolo povas kredi, ke rabbi estas Meŝjaĥ.
Al tiu ĉi homo turnis la atenton Suten. Per tio li pruvis, ke li posedas la okulojn escepte viglajn kaj ke li estas destinita al plenumo de gravaj agoj. Li do mem parolu la ceteron.
Ekregis profunda silento, ĉar ĉiuj eksentis, ke la afero havas eksterordinaran karakteron kaj postulas multan atenton por la prijuĝo.
Suten komencis rakonti, ke de longa tempo li esploris la paŝojn de rabbi kaj lin jam iom ekkonis. Li citis multajn ekzemplojn de la influo, kian havas rabbi, kaj konfesis, ke li estas certe la plej kapabla intelekto ekster la muroj.
Lia parolo estas frapanta, kvankam mallonga. Kien ajn li turnas la okulojn, elkreskas amasegoj, kvazaŭ el sub la tero, kaj sekvas lin. Li akiris de la egiptaj kuracistoj la arton meti la manojn kaj havas fortan okulon.