Jordano sange brilis en la subiranta suno. Ĝiaj akvoj ruliĝis tra la fruktodona valo, sur kiu kreskis palmoj, figujoj kaj olivarboj. Tie estis kvazaŭ belega ĝardeno, lando promesita, kie eble neniam larmo nebuligis la okulon kaj la tera doloro neniam povis la koron atingi.
Sur la dekstra bordo staris areto da homoj kaj rigardis malproksimiĝantan viron, kiu iris kun la kapo mallevita kvazaŭ en granda enpensiĝo. Tio estis la juna rabbi.
Lia vesto blanke brilis longe inter la verdaĵo. Forirante de la rivero, li paŝis komence per la vojeto, kondukanta Jeriĥon-on, sed baldaŭ li sin direktis dekstren. La arboj fariĝis malpli densaj kaj la verdaĵo malpli ofta. Fine la arboj kaj la verdaĵo tute malaperis kaj komenciĝis la dezerto.
La tero, alterne rok- kaj sabloplena, posedis la flavecon malheligitan. Proksime vidiĝis polvokoloraj altaĵoj. Kiam rabbi eniris inter la rokojn, eĥo de liaj paŝoj aŭdiĝis surde, kvazaŭ iu per manplato batis la montflankon. Poste la rokoj iom disiĝis, aperis profundaĵoj, abismoj kaj post ili dekliva pinto.
Dume la suno subiris kaj la krepusko falis inter la rokojn. La profundaĵoj fariĝis similaj al nigraj makuloj. Nur la pinto brilis ankoraŭ purpure. Rabbi direktis siajn paŝojn en tiun flankon.
Irante li nek unufoje levis la kapon, nur rigardis la teron. Iafoje el sub liaj piedoj elkuris lacerto, jen ekŝanceliĝis sur la flugiloj verda bazilisko, jen serpento eksiblis, jen aglo alte en la aero ekgrakis.
La supreniro estis laciga. Ŝvito fluis de lia frunto super la vangoj sur la barbon. Li spiris rapide, ne haltante. La ruĝo foriris el la roko, kaj la pinto ekdronis en krepusko. Rabbi komencis paŝi pli malrapide, ĉar la akraj ŝtonoj povis en la mallumo vundi liajn piedojn.