— La popolo esprimu sian indignon.
Li signodonis. Simon kliniĝis profunde kaj eliris rapide. Kajafas alvokis la servistojn, por ke ili konduku lin al Annas, kiun li volis ankoraŭ unufoje instigi al la partopreno en la deligitaro de popolaj ĉefoj, veturantaj al la plej fama malĉastulino, por per ŝi influi la Roman imperiestron.
Apud la bordo de l’Tiberiada maro vivis ermite mizeregulo,
nomata Majlaĥ, viro iam tre saĝa, eminenta
kaj posedinta multajn ŝafarojn. Sed kiam la ulceroj
malfermiĝis sur lia korpo, kiam la naŭza malsano faris
lin abomeninda kaj infektema, la amikoj kaj flatuloj
foriĝis de li, senigante lin de signifo, la paŝtistoj kaj
ekonomoj forŝtelis liajn arojn kaj lia saĝo dum la malsano
kaj malriĉeco perdis ĉiun viglecon. En tiu saĝo restis
apenaŭ tiom, por kompreni la tutan vantecon kaj pereemon
de homaj klopodoj, senfundan malbonecon de
l’mondo kaj neesploreblan mokon de l’sorto.
Malsana Majlaĥ sidis dum la tutaj tagoj apud la bordo de l’Tiberiada maro, rigardante la sulkiĝintajn vastaĵojn. Ondo post ondo alkuradis, ŝvelis, ŝprucis kaj malaperadis. Kaj vidante tiun dissaltadon de la ondoj Majlaĥ ridis maldolĉe kaj lia malfermita buŝo flustris:
— Jen la homo!
Kaj ree:
— Jen sortoj liaj!
Kaj ankoraŭ:
— Jen penado homa kaj celo atingita!