dissaltis sen postesigno. Kaj maldolĉe li ridis pro penoj kaj klopodoj de tiu ĉi ondo homa; li deziris ŝpruci sur ĝin sian puson el la gutetantaj ulceroj, por ke ĝi suferu kaj vantecon sian komprenu.
Tamen foje unu boato albordiĝis, kaj en ĝi sidis fiŝkaptisto, nomata Petro. Okupita per riparado de l’reto, li ne tuj rimarkis la ulcerkovritan homon. Nur kiam tiu ĉi komencis maldolĉe ridi, li turnis al li siajn simplulajn okulojn kaj, elirinte sur la bordon, komencis lin kompati.
Majlaĥ respondis al liaj kompatemaj vortoj per moko. Tamen la fiŝisto ne ekindignis, sed sidiĝis sur la sablo apud li.
Tiam Majlaĥ komencis paroli kaj montris al li tiun ĉi dissaltadon de la ondoj kaj poste ridis maldolĉe, kapskuante. Poste li montris la blindecon homan, trempis la fingron en sia sekrecio kaj ŝmiris per la puso la vizaĝon de l’fiŝisto.
Poste li eksilentis kaj observis atente.
Sed la fiŝisto respondis, ke ne ĉio en la mondo estas vanta, ekzemple la boneco. Poste li rakontis, ke li ne timas infektiĝon, nek tiujn ulcerojn, ĉar li konas viron, kiu, ektuŝinte per siaj manoj, cikatrigas la vundojn gutantajn kaj forigas ĉiujn ulcerojn.
Majlaĥ kapskuis kaj ridis respondante:
— Post paso de semajno vi alnaĝos en tiu ĉi boato al mi kun la peto, ke mi fordonu al vi duonon de la tendo.
Sed la fiŝisto respondis:
— Venos tempo, kiam el buŝo via malaperos ne nur ulceroj, sed eĉ tiu maldolĉa rido.
Dirinte tion li leviĝis por fornaĝi. Sed Majlaĥ alrampis al li kaj ŝmiris per la puso liajn piedojn. Post tio la fiŝisto permesis al li ŝmiri ankaŭ la ambaŭ manojn.