— De riĉuloj? Mi ordonos morgaŭ vipi cin dufoje, matene kaj vespere!
— Via volo, sinjoro…
Joel ree eksilentis, sed ĉiam pli estis malkontenta pro la interparolo. Ree do li tre mildiĝis kaj diris:
— Mi pripensis kaj pardonos al ci vortojn ciajn, ĉar ci mem estos defendanta kontraŭ la rabistoj kaj sovaĝaj bestoj. Sed diru, kiu instruis al ci tian parolon?
— Tiu instruisto, sinjoro.
— Kia instruisto?
La servisto eksilentis timante. Joel komencis lin demandi trudeme:
— Eble tie sur la monteto? Tiu ĉirkaŭita per la amasoj? Tiel? Ci forlasis min kaj iris lin aŭskulti? Mi ordonos vipi cin trifoje, matene, tagmeze kaj vespere!
— Via volo, sinjoro…
— Kiel do, hipokritulo, mia volo! Mi al ci ordonis servi al mi, kaj ci forkuras kun la azeno, por aŭskulti la parolojn de ia vagulo!
— De instruisto, sinjoro…
— De vagulo, mi diras, kiu cin ribeligas kaj estos starigita antaŭ la juĝo. Kial ci aŭskultas la parolojn de tiu homo?
— Ĉar mi volas esti savota kaj eniri Regnon ĉielan.
— Kaj mi ne eniros Regnon ĉielan?
— Ne, sinjoro, se vi ne sekvos liajn postesignojn…
— Silentu, stultulo, kaj pelu la azenon, ĉar ĝi haltis kaj pinĉoŝiras la herbon!
La kondukanto ekkriis al la azeno; tiu komencis paŝi pli vigle. La vojo fariĝis pli dekliva, la mallumo densiĝis tiel, ke oni tute nenion povis vidi. Nur supre montriĝis malgranda ĉielspaco, surŝutita per la steloj. En la arbaro regis silento. Joel ektremis; komencis