— Kiel do povas ĉi tiu mondo esti vanta, se ja ĝin Sinjoro kreis kaj nia instruisto tion certigas?
— Sinjoro kreis la mondon, sed la homoj estas sur ĝi.
— La homoj estas ankaŭ kreitaj de Sinjoro.
— Sed ili obeis la inspiron de malbona spirito kaj la vivon sur ĉi tiu mondo difektis.
— Kial la malbona spirito tion al ili inspiris?
— Ĉar li volis Sinjoron turmenti.
— Ĉu en la infero estas tia lago.
— Ne estas. Tie estas maro da fajro.
— Kaj mankas tiaj montoj? Kaj tiaj floroj? Kaj tia lunbrilo?
— Nenio simila troviĝas.
— Do tie estas tre malĝoje?
— Malĝoje kaj malgaje.
— Ĉu la satano neniam vidis la ĉielon kaj la teron?
— Li vidis, sed, ĉar li estis malbona, Sinjoro lin forpelis de si. Kaj teren li venadas por tenti la homojn.
— Eble li sopiras al la ĉielo kaj al la tero?
— Ne sopiras.
— Do li estas efektive malbona!
— Kaj terura.
Ree ekregis silento. La grizulo nune leviĝis, por elkonduki la boaton el la Jordana fluo kaj direkti ĝin dekstren, kie en granda malproksimo vidiĝis la dometoj de Kafarnaum.
La junulo revis, pripensante la vortojn de l’grizulo. Tiu remis kelkan tempon, poste komencis esplori la akvon, eltiris la reton kaj ĝin subakvigis. La junulo helpis lin, kaj kiam ili finis sian agadon, ili sidiĝis ree sur siaj lokoj. La maljunulo malrapide movis la remilon, direktante la boaton al Kafarnaum. Heleco luna kuŝiĝis sur la akvoj kaj fariĝis ĉiam pli bele sur la tero kaj sur la ĉielo.