Kaj li ektremis, ĉar li komencis vidi pli klare.
En longa, blanka vesto, kun la kapo mallevita al la brusto, iris viro, simila al fantomo kaj la lunbrilo lumigis liajn harojn. La dekstran manon li tenis sur la brusto, kaj per la piedoj li tuŝetis la akvojn, glatigitajn kaj arĝentumitajn per la koloriĝanta brilo.
La maljunulo almetis la manplaton al la frunto, malfermis la mirigitan buŝon kaj rigardis. Sur lia vizaĝo vidiĝis necerteco. Subite ekregis lin timo. Li saltis el sia loko, ekplaŭdis per la manoj kaj eligis mallongan ekkrion. La junulo turnis al li sian timigitan vizaĝon kaj ekflustris:
— Ĉu tiu stranga figuro ne estas simila al nia instruisto?
Kaj en tiu momento ekbrilis en lia kapo la penso, ke tie eble efektive tiu instruisto paŝas sur la akvoj. Kiel li tion faras, ke la ondoj sub li ne disiĝas kaj ne englutas lin? Kian forton li posedas, ke li tiel iras trankvile sur la moviĝema akvosupraĵo?
La infano turnis sin unufoje ankoraŭ al la maljunulo kaj demandis lin per timigitaj okuloj. Sed en tiu momento la maljunulo falis genuen sur la tabuloj de l’boato kaj el tia buŝo eliĝis murmuro de l’vizia ekscitiĝo:
— Instruisto! Majstro!
La infano turnis sin unufoje ankoraŭ al la boatorando kaj kliniĝis antaŭen. Li rigardis kun timo kaj mirego la lagon kovritan per la lumo.
Kaj tiu figuro pasis ankoraŭ momenton sur la ondoj, ĝis kiam fine ĝi disfluis en malproksimo meze de la luna heleco.