plu devas resti infero, sed ke oni ĝin devas transformi
en ĉielon, kia ĝi ja povas iĝi! Se ekmalfermiĝas la okuloj
por tio, tiam oni malkontentiĝos pri stato, tiom malinda
kaj honta. Kaj oni penos por fini la subpremon, la
tiranadon, faritan al ni de manpleno da uloj.
Ĉu ne estas treege prava la interparolado inter la popolo
kaj la pastroj, en la verko Ruinaĵoj de Volney:
La Pastroj. Karaj fratoj! Amataj infanoj! Dio donis al
ni la oficon estri vin.
La Popolo. Montru al ni vian ĉielan rajtigilon!
La Pastroj. Por tio necesas kredo; la racio konfuzas.
La Popolo. Ĉu vi do regas sen racio?
La Pastroj. Dio volas la pacon; la religio ordonas obeemon.
La Popolo. Paco antaŭsupozas justecon; obeo postulas scion de la leĝo.
La Pastroj. Oni estas sur la tero nur por suferi.
La Popolo. Donu mem la ekzemplon de tio.
La Pastroj. Ĉu vi volas do vivi sen dioj kaj sen reĝoj?
La Popolo. Ni volas vivi sen despotoj.
La Pastroj. Vi bezonas interulojn.
La Popolo .Interuloj ĉe dio kaj ĉe la reĝoj! Korteganoj kaj pastroj, viaj servoj estas tro multekostaj; de nun ni aranĝos mem niajn aferojn.
Tiam la malgranda bando da pastroj ekkriis: Ni estas pereantaj, la amaso kleriĝis. Kaj la popolo respondis: Ni estas savitaj, kaj tial ke ni kleriĝis, ni ne fi-uzos nian forton, ni postulas nur niajn rajtojn. Ni havas plendojn, sed ni forgesos ilin; ni estis sklavoj, ni nun povus ordonadi, sed ni deziras nur esti liberaj. Libereco konsistas simple el justeco.”
Efektive, estas tiel; depost la momento, je kiu la popolo
kleriĝas, ĝi ne bezonas plu interulojn, ne pastrojn. Utili-