Imagu foje, ke ĉiuj viroj de l’pagata scienco, ĉiuj pastroj de ĉiuj religioj, kaj ĉiuj gazetistoj unuiĝus por kune prepari pli bonan estontecon — kiu ja devas veni, ĉar laŭ ĉiuj nia socio estas ĝismorte malsana. Nu, en tiu kazo, kiom rapide ni progresus! Kiom malsana estas nia socio, tion scias tre bone la kapitalistoj mem. Unu el ili, la Holanda grandbankiero Wertheim, ja deklaris en kunveno de satitoj: „la laboro estas supermezura, la salajro n e s u f i ĉ a, la nutrado m a l b o n a, la tuta vivo p r e m a t a, la edukado malzorgata, la scio m a n kh a v a, ĉiuj materiaj bezonoj m i z e r a j. Oni sopiras al freŝa aero, en materia kaj morala senco.” Laŭ tiu kulpigo, ĵetita al kapitalismo de kapitalisto, proksimume nenio sur tero taŭgas. Kaj, oni prezentas tamen la konservon de tiu socio kiel aferon necesan kaj dezirindan por ĉiuj! Kaj oni tamen kantadas himnojn, kvazaŭ por esprimi, ke ĉio estas plej bone aranĝita sur nia plej bona el ĉiuj mondoj! Estas, tamen, antaŭ ĉiuj la viroj de scienco, la viroj de l’ gazetaro, kiuj tago post tago rekomendas la kapitalistan sistemon.
Per la fruktoj oni ekkonas la arbon. Nu, kiaj estas la fruktoj de tiu arbo? Ĉu ili vere estas tiaj, ke oni povus ilin laŭdi? Do, ili estas pledantoj por afero malbona, ili estas fi-servistoj de l’subpremantoj kontraŭ la subprematoj, ili fi-uzas sian scion, siajn talentojn por defendi kapitalismon per sofismoj. Tamen, ilia afero estas senespera, ĉar:
Oni povas longan tempon konfuzi la c e r b o j n de l’popolo,
Sed trompadi la s t o m a k o j n, tio estas alia afero.
Nu, la stomakoj ekjukas — la materiaj bezonaj aŭdigas sin; kaj eĉ se la kleraj plumuloj nigrigus ĉiom da blanka papero por pruvi ke tiu stato ne estas bonigebla, ke la kapitalistoj jam faros ĉion eblan por la popolo, ili tamen