Saltu al enhavo

Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

je la daŭro ne sukcesos restigi la popolon malsaĝa. Laborista movado iros trans iliajn kapojn; ĝi kuntrenos multe, kio estos detruata dank’al obstino de l’ posedantoj kaj la trompado de l’ gazetistoj, kvankam ĝi estus savebla per ĝusttempa cedo al la justaj postuloj de l’ popolo.

Certe, ankaŭ tiu potencilo — la gazetaro — estas treege grava, kaj la kapitalistoj ne malprave komprenis, ke per ĝi ili povos gutmaniere kaj ĉiutage konfuzi kaj malsaĝigi la spiritojn — sub ŝajno de klerigado de l’ popolo.


La tri supre priparolitaj potenciloj estas multe pli fortaj ol la aliaj; almenaŭ laŭ ni. Tamen, ili ne estas la solaj; ili agadas mano en mano kun tiuj de l’ dua speco, kiujn ni nun iom detale priparolos, nome


LA MATERIAJ POTENCILOJ.


Ilia nombro estas ankaŭ tri; ni traktos ilin unu post alia.


I. LA JUĜISTARO.


En klasa ŝtato, kia estas la nia, ĉiuj institucioj montras ties karakterizon. Ni do havas —- memkompreneble — klasan juĝadon. Tio vidiĝas klare, se oni atentas unue: al kiuj personoj la ofico de juĝisto estas donata, due; kiaj estas la juĝoj, kiujn tiuj juĝistoj faras.

Kiuj estas niaj juĝistoj?

Kompreneble: personoj el la klaso posedanta, ĉar nur tiuj povas pagi akademian edukadon de siaj filoj. Kaj se estas inter ili kelkaj el malsupraj medioj, tiam oni povas ĉiam rimarki, ke tiuj estis talentaj junuloj, kiuj ricevis sian edukadon je spezoj de iu riĉulo, por ligi ilin kiel ilon obeeman al la interesoj de l’ klaso posedanta.