Saltu al enhavo

Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nu, kion alian oni povas atendi, ol ke tiuj juĝistoj defendos la klason, al kiu ili apartenas?

Unu ekzemplon. Imagu, ke iu juĝa korpo konsistas el personoj, kiuj treege ŝatas ĉasadon. Ili ja rigardos ĉiun faron kontraŭ la ĉasleĝo kiel krimon, meritantan kvazaŭ mortpunon; tial ĉiu tielnomata rabĉasanto estos treege punata de ili. Li, kontraŭe, ricevos mildan punon, se li staras antaŭ juĝistoj kiuj mem ne ŝatas ĉasadon, kiuj rigardas ĉasleĝon kiel mezepokaĵon, hontindan en tempo, kiu pretendas rajti la nomon „tempo civilizita”.

Ĉiu juĝisto, inklinos, nevole, al favoro aŭ al malfavoro, laŭ siaj propraj opinioj pri la afero juĝata. Oni povas esti certa, ke oni trovos severan juĝiston kontraŭ laboristoj kiuj gvidis strikon aŭ kiuj ne kondutas tute serveme al la mastroj, se tiu juĝisto estas filo de fabrikposedanto. La atmosfero, en kiu li maturiĝis, estis tiom pesta, ke li tute ne estas taŭga juĝi senpartie en disputoj inter entreprenanto kaj laboristo. En la mala kazo ni vidus la samon. Imagu, ke en tiaj disputoj, laboristoj estus la juĝistoj; kiu el ni ne estas certa pri tio, ke la juĝoj estus kiom plej eble favoraj al la laboristoj? Tio estas ja tutnatura, kaj post iom da pripensado, la sana prudento devigos nin konfesi, ke la juĝantaro necese devas havi la karakteron ĉi-supre skizitan. Tio ne estas la kulpo de l’ personoj mem; ili ofte mem ne konscias, ke ili estas maljustaj kaj partiaj pro sia klasosento. Sed, tamen, estas tiel.

Kaj kio por la laboristoj estas plej malĝojiga — ili falas, ordinare, en la manaĉojn ne de l’ plej bonaj aŭ plej kleraj homoj el tiu klaso, sed de la plej malbonaj kaj malplei kleraj.

Kiuj ja elektas la karieron de juĝisto?

Ne la plej talentaj juristoj. Kial ne? Tial, ke ili povos pli multe gajni estante advokato. Ĉiuj do kiuj malsukcesas en la advokata profesio; ĉiuj, kiuj sentas, ke pro manko