je sagaco aŭ pro manko je elokvento ili ne prosperos — estas ili, kiuj plenumas oficojn inter la potenco juĝista. Tial ni povas diri, ke ĉiuokaze ni falas en la manojn de l’ malplej kapablaj. Ne ekzistas iu garantio ke la potenco juĝista estas honesta kaj senpartia. Ni povas tion pruvi per la vortoj de multaj kompetentuloj, kiuj mem longtempe apartenis al la juĝista potenco. Unu konfesas, ke oficakiro ne dependas de kapablo aŭ de taŭgeco, sed nur de amikeco, de politika kalkulo, parenceco ktp. Alia, eĉ iu ministro, certigas, ke ordinare oni ne serĉas informojn pri kapableco aŭ pri fervoro. Kaj tria kompetentulo, kiu mem 20 jarojn sidis en diversaj kolegioj, rakontas, ke juĝisto ofte devas labori kun kolegoj, kiuj estas ne nur tute malkapablaj, sed kies intelekto estas evidente nenormala — „parlamenta” esprimo por frenezeco.
Ankaŭ la verdiktoj pruvas, nerenverseble, ke la juĝa kutimo forte estas influataj de la klasa sento. Laboristojn oni metas eĉ pro malplej grava faro, zorgplene en aresto, dum riĉaj friponoj „hazarde” ĉiam havas okazon ĝusttempe fi-malaperi! Kiom malsame oni traktas laboristojn aŭ sinjorojn! Kiom severaj estas la verdiktoj pro ago kontraŭ sankta rajto de propreco!
Malriĉeco, anstataŭ esti konsiderata kiel cirkonstanco indulginda, ofte estas prezentata kiel cirkonstanco pligraviga.
Ni bezonus tro da spaco, se ni citus serion da senkompataj verdiktoj por malgravaĵoj. Estas vere, en similaj cirkonstancoj, ni mem estus farintaj same. Sed en la juĝejoj sidas uniformitaj sinjoroj, pagataj de kapitalismo por zorgi, ke la klaso laborista pro timo kaj teruro sin senproteste lasu uzi de la klaso posedanta, sin lasu de ĝi elsuĉi sangon kaj medolon.
Malamikoj de l’ homa gento — jen kiel estis nomataj la unuetempaj kristanoj, tial ke ili protestis kontraŭ tiama socia ordo, bazita sur maljusteco. La saman titolon