Saltu al enhavo

Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

oni donas hodiaŭ al ĉiu, kiu ne volas submeti sin al la ordo, kreita de l’ kapitalistoj, kaj ŝirmata per perforto. Laŭ leĝa maniero oni estas kondamnata kaj punata, je pli granda gloro de nia socia ordo, kiu estas la plej granda malordo.

Patrino, kiu mortigas sian infanon… jen ago de l’ plej ekstrema malespero, ĉar kiom ja ne devas okazi ĉe ŝi, antaŭ ol mortigo ŝajnas al ŝi la sola solvo! Tamen, tian patrinon oni severe kondamnas, kaj la juĝisto, kiu eble patrinigis ŝin kaj poste ŝin lasis kun ŝia infano al ŝia sorto, tiu juĝisto restas „estimata” viro en la mondo. Kaj liaj kolegoj-juĝistoj, kvankam ili scias tion, tamen restas laborantaj kun li en la sama kolegio, anstataŭ forpeli lin kiel malestimindan homon, aŭ iri mem for de li — kion ja postulus ilia honoro, se ili almenaŭ posedus honoron.

Tiuj, kiuj faras la malbonon, restas nepunataj, dum tiuj, kiuj senmaskigas la malbonon, estas punataj pro ofendo! En ĉiuj landoj la laborista klaso konservas en memoro faktojn, kiuj klare pruvas ke ekzistas aparta justeco por riĉuloj kaj aparta por malriĉuloj — la unu — milda, indulga, pardonema, gantita; la alia — severa, senkompata, nekortuŝebla, kun pugno ferumita.

Estas tute ne mirinde, ke la popolo ne havas eĉ malplej grandan respekton por la juĝa institucio; ke, kontraŭe, ĝi havas multe da spiritaj proverboj kaj vortludoj, kiuj esprimas malestimon al tiu institucio, kiu juĝas la homojn laŭ la stato de ilia monujo. Oni bone sentas, ke la rajto estas aĉetebla por mono, ke, por laboristoj ne ekzistas, propredire, rajto. La popolo havas pro instinkto, la konscion, ke la juĝa institucio nur estas instrumento en la manoj de l’ klaso posedanta kontraŭ la klaso laborista.

Ni klarigu tion per fablo.

Bando da lupoj estis surprize atakinta ŝafaron. Amaso da ŝafidoj estis disŝirataj de la bestoj sangavidaj. Inter