la ŝafaro estis ega plendado, kaj precipe unu virŝafo pasie protestis kontraŭ la lupoj, instigante la aron defendi sin kontraŭ la rabobestaĉoj. Je iu tago li, tamen, estis trenata antaŭ la juĝistoj, pro…… esti ofendinta la lupojn. Ŝafoj kaj ankaŭ lupoj estis vokataj por atesti. Ĉiuj ŝafoj deklaris, ke la virŝafo diris la veron; kaj ĉevalo, kiu estis ĉion vidinta, aldonis sian ateston al tiu de l’ ŝafoj. Sed la lupoj, kiuj estis atakintaj la ŝafaron, asertis kaj fortigis sian aserton per ĵuroj, ke, male, ili estis mem atakitaj de la ŝafoj, kaj do estis devigitaj defendi sin kontraŭ la atako. Nu, kion faris la tribunalo? Ĝi malakceptis la atestojn de la ŝafoj kaj de l’ ĉevalo, kaj ĝi kredis la aserton de l’ lupoj. La verdikto estis: en nomo de nia reĝo, la leono, unu kruro estos forhakata al ĉiu virŝafo, pro la ofendo al la lupoj. La tuta animalaro malkontentiĝis pro tiu verdikto, la indigno estis ĝenerala. Iu vulpo maljuna, aŭdante ĉi ĉion, ridetante diris al la ŝafoj: Ĉu vi miras pri tiu verdikto? Mi miras, ke vi ne fartis ankoraŭ pli malbone, ke vi ne estas ĉiuj disŝiritaj. Ĉar, vidu nur, kiuj estis la juĝistoj. Ili estas ja mem lupoj!
Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu!
Krom la sinjoroj juristoj, uniformitaj je blanka antaŭkolumo kaj nigra togo, kiuj faras la delikatan laboron (?), estas ankoraŭ personoj por fari la malpuran, maldelikatan laboron. Tiu tasko estas donita al la polico. Kaj mirinde, tiuj, kiuj plenumas tiun malpuran laboron, tiom malpuran, ke ili mem ordinare naŭzas pro ĝi, estante pretaj tuj forlasi ĝin, se ili povas gajni la saman salajron alimaniere — tiuj homoj ne apartenas al la klaso posedanta, sed al la klaso laborista! Homoj, kiuj mem ne havas posedaĵon, estas la ŝirmantoj de l’ posedaĵo de… aliaj! Homoj, apartenante mem al la klaso de l’ priŝtelatoj, zor-